Tip:
Highlight text to annotate it
X
Promeno 1 - Malnova Urbo
Dum la unua promeno ni iom ekkonos la Malnovan Urbon de Krakovo.
Ni komencas sur la placo de Johano Novak-Jezioranski, apud la ĉefa stacidomo de Krakovo, Kraków Główny.
Saluton, hodiaŭ ni estas ie... kie ni estas? Do, ni estas en Krakovo, sur placo de Johano Nowak-Jeziorański.
Tie estas ĉefa stacidomo de Krakovo kaj tio estas Galeria Krakowska (Krakova Vendejaro).
Kaj ĉi tie ni komencas nian vojon tra Malnova Urbo de Krakovo. Ĉu ne?
Ĉu ne, Evo? Evo estas tie (malantaŭ la filmilo).
Do, ni komencas. (al Evo:) Montru la placon.
Kaj ni iras tien, ĉar ni iras al Preĝejo de Sankta Floriano. Do, ĝis.
Jen estas Preĝejo de Sankta Floriano. La unua preĝejo en tiu loko estis konstruita en la 12-a jc.
Laŭlegende kiam oni transportis la restaĵojn de Sankta Floriano al Pollando, ĉevaloj ĉi tie ŝtopiĝis
kaj ne volis iri plu ĝis kiam oni decidis starigi ĉi tie preĝejon.
Do, la unua preĝejo estis konstruita en la 12-a jc.
kaj ĝi estis konsekrita de Vincento Kadlubek (Wincenty Kadłubek), kiu estis ankaŭ kronikisto.
Tamen ĝi multfoje brulis, interalie en la 12-a kaj 16-a jc.
La nuna konstruaĵo devenas de la 17-a jc., ĉar dum la atako de svedoj ĝi estis cele bruligita.
Kaj nun ĝi aspektas tiel.
Kaj ĉi tie estas interalie ĉerko de Tadeo Koŝĉuŝko (Tadeusz Kościuszko), pola nacia heroo,
kaj ankaŭ ĉi tie en 1901 ĉi tie okazis edziĝo de Stanislao Vispjanski (Stanisław Wyspiański).
Do, nun ni iru al la Grunvalda Monumento, kiu estas tie.
La tuta monumento estis fondita je la komenco de la 20-a jc. de Ignaco Paderevski (Ignacy Paderewski),
kies strato lokiĝas tie,
kaj ĝia dediĉo estas "Gloron al la prapatroj, kuraĝon al la fratoj",
kion ni povas legi je la flankoj.
Sur la pinto de la soklo estas montrita Ladislao la 2-a Jogajlo sur ĉevalo.
En lia maldekstra mano estas ĉevala brido, en la dekstra - mallevita glavo.
Apud li staras lia kuzo, grandduko de Litvo, Vitaŭto. Nun li rigardas nenion, sed originale li rigardis
la altan majstron de ordeno de germanaj kavaliroj, Ulrich von Jungingen, kiu estas tie kaj li mortintas.
Ĉe la orienta flanko estas pola grupo, tio estas kavaliro kaj lia armilportisto
kaj ili kolektas forĵetitajn kruckavaliristajn standarojn.
Nordflanke troviĝas statuo de servutulo, kiu ŝiras katenojn de mallibereco.
Ĉe la okcidenta flanko videblas litva militisto, kiu kondukas kruckavaliran kaptiton kaj blovas kornon.
Sub ili ni povas vidi blazonojn de polaj provincoj, kiuj estas ĉirkaŭ la tuta soklo.
Krakova barbakano estas gotika fortikaĵo kun formo de rondo kun 7 turetoj.
Ĝia diametro estas super 24 metroj kaj la muroj dikas super 3 metrojn.
Iam inter ĝi kaj Floriana Pordego, kiu estas malantaŭ vi, estis tiel nomata "kolo", sed nun ĝi malestas.
Per la kolo oni povis transiri la fosaĵon, kiu larĝis 24 metrojn.
Tamen nun ankaŭ la fosaĵo malestas, do ni povas iri tiel.
Iam malantaŭ mi estis pordego kun levponto, sed nun estas nur restaĵoj de ĝi.
Do, poste ni turniĝis kaj ekvidis Florianan Pordegon.
La turo altas 34,5 metrojn kaj super la pordego (de la flanko de la barbakano) situas bareliefo pri piasta aglo.
Faris ĝin Sigismondo Langman (Zygmunt Langman) laŭ projekto de Johano Matejko (Jan Matejko)
kaj ĝi anstataŭis alian, kiu estis tie ĝis la 1820-a jaro.
Je la flanko de Floriana Strato (ulica Floriańska), super la eniro, troviĝas bareliefo pri Sankta Floriano,
kiu devenas de la 18-a jc.
Nuntempe la pordego estas parto de 100-metra turista vojo "Defendaj muroj", kiu konsistas ankaŭ el
bastionoj: de pasamenistoj, de mablistoj, de ĉarpentistoj kaj ankaŭ urba arsenalo, kiu estas tie.
Poste ni iris laŭ Pijara Strato (ulica Pijarska) al Teatro de Julio Slovacki (Juliusz Słowacki).
Ĝi estis konstruita en la 19-a jc.
en loko de malkonstruita pli frue Preĝejo de Sankta Spirito.
Je la fasado videblas:
maldekstre: poezio, dramo kaj komedio,
meze surskribo: "Krakovo al la nacia arto"
kaj dekstre: muziko, opero kaj opereto.
Malsuper ili estas gajeco kaj malgajeco.
Poste ni iris laŭ Floriana Strato kaj ni haltetis apud Kaverno de Miĥalik (Jama Michalika),
kie ni vidis interesan surskribon:
"La plej fama artista kafejo en Pollando, ĉi tie fondiĝis Kabareto Verda Baloneto
kaj naskiĝis la spirito de Juna Pollando".
Apude troviĝas domo de Johano Matejko.
(legante:) "La domego konstruita en la 16-a jc., rekonstruita en la 18-a kaj 19-a jc. por Johano Matejko;
ekde 1898 - muzeo."
(legante:) "Johano Matejko - la plej eminenta reprezentanto de pola historia pentrarto."
Kaj li naskiĝis en 1838 kaj mortis en 1893.
Nun ni iras laŭ Floriana Strato al la Ĉefplaco.
Kościół Mariacki aŭ Preĝejo de Ĉielpreno de Maria (mallonge Maria Preĝejo)
estas la dua plej grava preĝejo en Krakovo (post Katedralo sur Vavelo).
Laŭ Johano Dlugoŝ (Jan Długosz, pola historiisto de la 15-a jc.)
la unua romanika masonita preĝejo en tiu loko estis fondita de episkopo Ivo Odrovonz (Iwo Odrowąż)
en la 13-a jc.
Jen estas monumento de Adamo Mickjeviĉ (Adam Mickiewicz), kiu estis unu el tiel nomataj tri profetoj de Pollando
(la aliaj estas Julio Slovacki (Juliusz Słowacki) kaj Sigismondo Kraŝinski (Zygmunt Krasiński)).
Li estas aŭtoro de tiaj verkoj kiel: "Sonetoj Krimeaj", aŭ "Avoj", aŭ "Sinjoro Tadeo"
(tradukita en 1918 Esperanten de Antoni Grabovski)
Sub la statuo de Mickjeviĉ estas surskribo: "Al Adamo Mickjeviĉ - la nacio".
Kaj sube estas statuoj de kvar alegorioj: Patrujo, Kuraĝo, Scienco kaj Poezio.
Jen estas Preĝejo de Sankta Adalberto. Ĝi estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en Krakovo.
Ĝi estis konstruita en la 11-a jc. laŭ la romanika stilo kaj poste, en la 18-a jc. rekonstruita barokstile.
Poste ni transiris la Draphalojn por lokiĝi sur la dua parto de la Ĉefplaco.
En la jaro 1257 Krakovo urbiĝis,
aŭ estis urbigita de Boleslao la Hontema, kiu promesis al krakovanoj konstrui tian domegon.
Tamen tio ne estas la konstruaĵo de la 13-a jc., ĝi estis konstruita en la 19-a
laŭ projekto de Tomaso Prilinski (Tomasz Pryliński).
Tiam ni rimarkis, ke estis la 11-a horo, do ni retroiris al Maria Preĝejo por aŭdi la hejnalon.
(hejnalo, pole hejnał = veksignalo)
[la hejnalo]
Tio, kion ni aŭdis, estas krakova hejnalo.
Kun ĝi estas ligita legendo, ke kiam atakis tataroj, hejnalisto prenis sian muzikilon kaj komencis ludi.
Kaj li ludis por veki ĉiujn homojn, sed iu tataro mortigis lin (per sago).
Pro tio la hejnalo finiĝas tiom subite.
Do, ni ree transiris la Draphalojn por vidi la Urbodoman Turon.
Krakova urbodomo estis konstruita en la 14-a jc. laŭ gotika stilo,
tamen en la 1820-a jaro la magistrato (urbestrejo) moviĝis
kaj restis nur la 70-metra turo, en kiu lokiĝas muzeo
kaj en la kelo troviĝas teatro. Fakte, Popola Teatro (Teatr Ludowy).
Ĉu vi iam tuŝis leonon?
En Krakovo tio eblas, ĉar jen estas la Urbodoma Turo.
Kaj nun ni iros tien, ĉar tie estas ulica Grodzka, en Esperanto tio estos...
Urba Strato (fakte, Burga Strato)
Kaj ni tiuvoje iros al Placo de Ĉiuj Sanktuloj.
Nun ĉi tie estas Placo de Ĉiuj Sanktuloj, sed antaŭ 1858 ĉi tie estis
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, tamen ĝi estis malkonstruita
dum tiel nomata "purigado de Krakovo".
Kaj nun ĉi tie estas magistrato
kaj tie estas monumento de prezidanto de Krakovo, Jozefo Ditl (Józef Dietl).
Malgraŭ tio, ke la preĝejo estis malkonstruita, estas ankoraŭ du aliaj.
Tie estas... ne, ne tramo... Preĝejo de Sankta Francisko
kaj malantaŭ mi estas Preĝejo de Sankta Triuno, kiu estas nomata ankaŭ Preĝejo de Dominikanoj
pro tio, ke dominikanoj zorgas pri ĝi.
Do, ni iros plu laŭ Burga Strato kaj ni vidoas aliajn interesaĵojn.
Malantaŭ mi estas Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo,
kiu estis la unua baroka preĝejo kaj konstruaĵo en Krakovo.
Ni vidas, ke antaŭ ĝi estas statuoj de 12 Apostoloj.
La preĝejon fondis Sigismondo la 3-a, la lasta reĝo, kiu loĝis en Krakovo.
Jen estas Preĝejo de Sankta Andreo, kiu estis konstruita en la 11-a jc.
kaj ĝi estas tipe romanika - ni vidas tiujn fenestrojn kaj aliajn ecojn.
Ĝi estas tre bona loko por defendi sin, ĉar en la 13-a jc., kiam Krakovon atakis,
multfoje, tataroj, en ĝi kaŝis sin la popolo de Okolo (la najbareco apud Vavelo)
kaj la homoj travivis, do la preĝejo estas bona fortreso.
Interesa fakto pri tiu preĝejo estas tio, ke ĝi havas eniron de la flanko
pro tio, ke tie (laŭ Burga Strato) estis vojo kaj homoj ne povis eliri rekte sur la vojon.
Kaj ni estas nun sur Placo de Sankta Mario Magdaleno, kie ankaŭ estis preĝejo.
Kaj meze estas statuo de Petro Skarga (Piotr Skarga),
kiu estis pastro, fama pro siaj predikoj.
Nun ni iras tien laŭ ulica Kanonicza, Esperante tio estas...
Kanonika Strato.
Nun ni iras laŭ Kanonika Strato
kaj ni povas vidi, ke dekstre estas multaj portaloj,
sed nin interesas portalo, kiu situas je la fino de la strato, do ni vidos nin tie.
Ĉi tie, ĉe Kanonika Strato numero 25, iam loĝis pola kronikisto, Johano Dlugoŝ,
sed antaŭe ĉi tie estis banejoj de la reĝo, kiu vivis sur Vavelo.
Kaj jen estas Vavelo kun belega kastelo sur ĝi kaj ankaŭ katedralo. Kaj ni iros tien.
Ni iras sur Vavelon.
Ni povas vidi, ke tie estas statuo de Tadeo Koŝĉuŝko, kies ribelo okazis je la fino de la 18-a jc.
Do, ni iru plu.
Katedralo sur Vavelo estas la plej grava sanktejo de Krakovo,
loko de tomboj de polaj reĝoj (sume 17 reĝoj), herooj, profetoj kaj biskupoj,
interalie Sankta Stanislao (święty Sanisław ze Szczepanowa).
De la flanko videblas du kapeloj: Sigismonda Kapelo (kun ora kupolo, fondita de Sigismondo la Maljuna)
kaj Kapelo de Vasaoj (kun malluma kupolo).
Trans pordego de Bartolomeo Bereĉi (Bartolommeo Berrecci), kiu estis ĝia arkitekturisto,
ni povas iri al renesanc-stila Arkada Atrio.
Normale tie estas iom da homoj, sed pro vintro ili malmultas.
Do, ankaŭ ni jam iru de sur Vavelo.
Ni estas sur Vavelo. Ĉi tie dum la 19-a jc. la aŭstroj, kiuj ĉi tie regis, konstruis kazernon.
Sed feliĉe, ke post sendependiĝo de Pollando, en 1918, ili foriris.
Kaj sur Vavelo estas la kastelo kaj la katedralo pro tio,
ke tio estas monteto apud la rivero, Vistulo,
kaj pro tio ĝi estas bona loko.
Kaj apud ĝi estis Krakovo, kiu nun estas granda urbo.
Do, ni iris plu.
Nun ni iras de Vavelo tra la publikaj ĝardenoj (Planty).
Ni vidas, ke nun estas neĝo, sed normale tie estas multe da herbo kaj floroj,
kaj estas tre bele. Ekzemple multaj pentristoj pentris tiun lokon.
Kaj nun ni alproksimiĝas al... jen estas...
Tio estas monakejo de dominikaninoj kaj interesa fakto pri ĝi estas...
Escepte de tio, ke estas tia pentraĵo...
Ĉi tie estas la dua konservita parto de la Defendaj Muroj de Krakovo,
tio estas Pordego de Viandistoj. Ni memoras, ke estis Floriana Pordego,
Kaj jen estas ĝi.
Ni vidas ankaŭ, ke estas surskribo:
"En ĉi tiu loko en fadeno de la defendaj muroj de Krakovo lokiĝis Pordego ĉe Grodko (Gródek)".
Grodko estas la najbareco de ĉi tie.
Kaj ni jam finas nian... vojeton fakte, ĉar "vojo" estas tro granda vorto.
Tamen estas ankoraŭ interesa aĵo tie...
Tiu flava konstruaĵo estas Muzika Akademio de Krakovo,
sed mi ne scias, kial ĝi estas interesa.
Eble nur por mi.
Baldaŭ ni finos nian vojon, do ĝis...
Ĝis neniam. [rideto] Ĝis iam... Ĝis baldaŭ!
[muziko]
Ni jam iras al la fino de nia vojaĝo.
Do, ni iras al Placo de Johano Novak-Jezioranski (Jan Nowak-Jeziorański),
kiu estis pola politikisto kaj ankaŭ soldato de pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, AK).
Kaj mi diros eble pri konstruaĵoj, kiuj ĉirkaŭas la placon.
La stacidomo Kraków Główny, kiu estis konstruata en la 19-a jc., la arkitekturisto estis
Petro Rosenbaum kaj la stilo estas novgotika.
Ĉi tie (tio, kion prezenas Evo) estas poŝto.
Kaj Galeria Krakowska - Krakova Vendejaro estis konstruata en la jaroj 2004-2006
kaj la konstruo kostis 250 000 000 €.
Tio estas multege da mono.
Ni vidas ankaŭ, ke kiam ni komencis, neniu estis sur la glitejo
kaj nun estas multe da homoj.
Do, ni diras "adiaŭ". Mi diras "adiaŭ".
Ankaŭ Evo diras "adiaŭ", ĉu ne?
Ho, Evo montris sin.
Do, ĝis la sekva filmeto (ĉar estos sekvaj).
Kaj ĝis.
La filmeto estis registrata la 14-an re januaro 2013.
La aŭtoro ne respondecas pri vereco de prezentitaj informoj, malgraŭ ili estis zorgeme elektitaj.
aŭtoro de la teksto Tobias "toĉjo" Rano
parolado, prezentado Tobias "toĉjo" Rano
organizado Tobias "toĉjo" Rano
filmado Evo K.
muntado, reĝisorado Tobias "toĉjo" Rano
muziko (pli da informoj en la priskribo) Josh Woodward
specialaj dankoj al Evo K.
pro grandega helpo kun la tuta projekto
fontoj uzitaj por krei la tekston: [...]
speciale por krakovo.tk
krakovo.tk 2013