Tip:
Highlight text to annotate it
X
En milito de Valŭa'
de Brian' la grafo mortis
Ĉu li estis ulo brava
ni ne scias, ne jam certe
sed grafino forlasita
bedaŭrante lian morton
dum jarcentoj kaj jarmiloj
ŝi ploradis sian sorton.
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
kredu ankoraŭ, ke li revenos
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro
Jam centope kaj milope nun revenas la arme'
al familioj ili alvenas al la urb' kaj al sia ej'
sed grafino forlasita ne retrovos sian amon
kaj la koron ne varmigos de l' kamen' la granda flamo
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
kredu ankoraŭ, ke li revenos
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro
Kavaliro en batalo vi ne konas malkuraĝon
estu akra via glavo kaj fiera la vizaĝo
al sturmanta malamiko estu trafa kontraŭstaro
vin atendas malpacience ŝi malantaŭ la remparo
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
kredu ankoraŭ, ke li revenos
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
kredu ankoraŭ, ke li revenos
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro