Tip:
Highlight text to annotate it
X
En sombra lumo
perdiĝas jam la montoj.
Ŝvebas la ŝipo
sur glataj maraj ondoj,
sur kiu reĝino kun ŝia nano.
Ŝi spektas supren
al la altvolbita arĉo,
al ĉielo, la lumtraplekta, blua foro,
per pala lakto ĉiela trateksita.
«Neniam vi mensogis al mi, vi steloj»
-- elvokas ŝi -- «mi baldaŭ nun forpasos,
aŭguras vi.
Sed mortiĝos mi volonte.»
Paŝas la nano al la reĝino,
bindonta ŝian kolon per ŝnuro
el ruĝa silko.
Kaj ploras
kvazaŭ li volus pro aflikto iĝi blinda.
Li diras: «Vi kulpas mem pri ĉi-sufero,
ĉar pro la reĝo vi min forlasis.
Nun via morto sole min ĝojigos.
Kvankam eterne mi min mem malamos,
kiu vin per tiu mano morton donis,
sed nun al frua tombo vi paliĝos.»
Ŝi manon metas koren, plenan je juna vivo,
kaj el la okulo pezaj larmoj fluas;
ĝin ŝi ĉielen preĝe volas levi.
«Ne vi doloron per mia morto ricevu.»
-- ŝi diras. La nano kisas palajn vangojn.
Kaj poste tuj forpasas ŝiaj sensoj.
La nano spektas ŝin, mort-ĉirkaŭatan,
sinkigas maren ŝin, per propraj manoj.
ardas lia koro ŝin sopirante.
neniuborde li plu alteriĝos.