Tip:
Highlight text to annotate it
X
Noktomezo en Esperantio
Bonvenon; jen la sportnovaĵoj de la 1-a de aprilo 2013;
informas Maximiliano Catania
FORMULO 1: FORCE INDIA PLILONGIGAS KUNLABORON KUN MERCEDES
La barata teamo daŭre ricevos la germanajn motorojn
je la venontaj jaroj.
Force India kaj Mercedes-Benz komencis sian partnerecon
antaŭ 4 jaroj.
FUTBALO: MANCHESTER CITY K-AŬ NEWCASTLE
La teamo manĉestra supervenkis la rivalon nordorientan
per 4-0,
dank' al goloj de
Carlos Tévez, David Silva, Vincent Kompany kaj James Perch.
Tiamaniere, la dekunuopo ĉielblua estas je 15 poentoj
el la regantoj de l' ĉampionado angla, Manchester United.
TENISO: TURNIRO DE MIAMO 2013
En Florido, la skotlanda tenisisto Andy Murray supervenkis
la hispanan David Ferrer per 2-6, 6-4 kaj 7-6,
kaj iĝis ĉampiono de l' evento.
Ĉi tiuj estis la hodiaŭaj sportnovaĵoj;
dankon pro aŭskulti;
ĝis la venonta elsendo!