Tip:
Highlight text to annotate it
X
Jen mia familio!
En mia familio estas kvin personoj.
Estas mi, mia patrino kaj mia patro.
Mi havas ankaŭ fraton kaj fratinon.
Mi do havas du gefratojn.
Ili estas pli junaj ol mi.
Mia patrino estas la plej aĝa en nia familio.
Miaj gepatroj posedas apartamenton.
En tiu apartamento ni loĝas.
La apartamento havas kvar ĉambrojn.
Miaj gefratoj loĝas en unu ĉambro
kaj mi loĝas en alia ĉambro.
Miaj gefratoj tre similas.
Ili fakte estas ĝemeloj.
Mia fratino havas dek du jarojn.
Kiom da jaroj havas mia frato?
Ankaŭ dek du.
Ĝemeloj ja estas samaĝaj.