Tip:
Highlight text to annotate it
X
La biciklo, laŭ mi, la plej bona ilo
Ĉion malbonan forgesas mi dank'al tio
En Esperantion volas rajdi mi
La finan venkon atingi per ĝi
Venkon super imperiismo, super egoismo
super militemo, super nekomprenemo, favore al respektemo, al senfina amo kaj al pacamo.
Biciklante sonĝas mi pri plibona mondo, la homaro dancu en unu granda rondo.
Mi sonĝas pri izraelanoj kaj palestinanoj fariĝu respektemaj bonaj fratoj
Mi sonĝas pri tio, ke la scienco sin dediĉu al veraj bezonoj:
Al serĉi solvon por malsato. Ĝi ne plu kreu grandajn kanonojn kaj pafilojn
supersonajn aviadilojn kaj atombombojn.
Ne plu pleniĝu pliaj tomboj da senkulpaj viktimoj
Trafitaj far la homa agresemo kaj senkialaj timoj
Ĉiu kun sia lingvo kaj por ĉiuj unusola
interkultura kompreno eblas nur per unueco parola
komprenon sekvas amo, kaj amon sekvas paco.
Kvankam forte staras la muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj
Ja dissaltos la obstinaj baroj per la sankta amo disbatitaj
Biciklante vekiĝas mia ena infano
Biciklante vekiĝas mia alhoma amo
Biciklante liberiĝas mia sonĝivo
Biciklante fariĝas plej agrabla mia vivo
Biciklante vekiĝas mia ena infano
Biciklante vekiĝas mia alhoma amo
Biciklante liberiĝas mia songivo
Biciklante fariĝas plej agrabla mia vivo
La biciklo, laŭ mi, la plej bona ilo
Ĉion malbonan forgesas mi dank'al tio
En Esperantion volas rajdi mi
La finan venkon atingi per ĝi
Ĉiu kun sia lingvo kaj por ĉiuj unusola
Interkultura kompreno eblas nur per unueco parola
Komprenon sekvas amo, kaj amon sekvas paco.
Venkon super imperiismo, super egoismo, super militemo
Super nekomprenemo, favore al respektemo, al senfina amo kaj al pacamo.
Kvankam forte staras la muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj
Ja dissaltos la obstinaj baroj per la sankta amo disbatitaj...