Tip:
Highlight text to annotate it
X
Jen mia urbo, Sarajevo.
82-jaraĝa, jen mi.
Vi povas vidi tie malnovan Sarajevon.
Kaj maldekstraflanke nova Sarajevo.
Sarajevo estas eta Jerusalemo
Jeruŝalajim, eta Jeruŝalajim
Ĉiuj religioj vivas kune.
Moris estas ido de la hispanaj judoj forpelitaj el Hispanio en 1492, kiu venis al Sarajevo kaj tenis sian judohispanan lingvon, la ladina.
En ĉi tiu regiono, ĉiuj hejmoj estis judaj antaŭ la dua mondmilito.
Tiu hejmo estas mia hejmo, la hejmo de mia patro.
De mia patro, David Albahari. Kaj tiu hejmeto detruita estis de mia onklo, Samuel Albahari. Kaj jen hejmo de alia onklo, Bohor.
Moris estas unu el la lastaj 4 ladin-parolantoj en Sarajevo.
"Jen la rakonto kiel la ladina savis lian vivon."
Estis dolĉaĵ-fabriko en ĉi tiu domo.
Ni venis ĉiumatene. Ni havis unu kanton, “Donu al mi bombonon.”
Metu bombonon por ni. Donu al mi bombonon, donu al mi bombonon.
Ĉiumatene ni kantis tion, kaj iu de la fabriko malfermis la fenestron kaj elĵetis dolĉaĵojn.
Post la Holokaŭsto, ne plu restis judoj. Nur mia familio revenis.
Kie estas Samuel? Kie estas Dudo? Ili ne revenis.
Alia travivanto el Aŭŝvico aŭ Jasenovac
diris, ke oni vidis tiujn personojn mortantajn kaj bruliĝantaj en la brulejoj.
Eble ni feliĉas, ĉar ni vivas post la dua mondmilito, sed ni ankaŭ malbonŝancas,
ĉar ni ploras ĉiutage ploras pro tiuj homoj. 00:03:10.000,00:03:14.000 Estas tro da memoroj, sed mi ŝatus forgesi ĉiujn.
En 1941, Moris, lia familio kaj aliaj jugoslavaj judoj estis deportitaj trajne al koncentrejoj.
En la trajnstacio de Projedor, mi renkontis mian muzikinstruisto de la bazlernejo kaj li diris,
“Vi kaj via familio devas foriri de la trajno.”
La instruisto donis al mi feran bastonon por doni al mia patro. 00:03:51.000,00:03:57.000 Li diris, "Nokte, uzu tiun ĉi bastonon por fari truon en la trajno.
kaj foriru el ĉi tiu trajno, ĉar oni mortigos vin.
Mia patro uzis la bastonon por fari truon en la vagon kaj mi foriris
Poste, mia instruisto diris al mi, ke mi iru al la itala armea kamiono
Itala kolonelo kaŝis min malantaŭe en la kamiono kaj transportis min al la itala
regiono de Jugoslavio kie ne estis Ustaŝa (kroata armeo).
Mi parolis ladine kun li. La ladina kaj la itala estas tre similaj lingvoj.
Vi estas libera, nun vi estas libera.
Mi estis sola, mi ne sciis kie mia patro estis, kie mia patrino estis.
Ĉiumatene, kiam mi vekiĝis, mi serĉis la partizanojn, soldatojn germanajn, italajn, aŭ kroatajn.
Kiam mi vidis ke la popolo estis partizana, mi iris al ĝi kaj restis tie.
1944: Moris vidas Halifax-aviadilon el itala militbazo kun pafitaj usonaj kaj britaj pilotoj. Kvin pilotoj paraŝutis al la kampo kie 14-jara Moris alproksimiĝas al ili.
La ladina savis mian vivon dum la milito
Kvin viroj saltis el la aviadilo paraŝute kaj surteriĝis sur la kampo kie mi estis.
Mi vidis la usonanojn, kiam ili vidis min, ili pretigis siajn pafilojn.
“Kiu vi estas?” Mi estas partizano, partizano. Mi diris, ke mi estis kun la partizanoj de Tito.
Mi ne parolis angle, sed uzis la ladinan por paroli.
Mi domandis, "Ĉu vi parolas hispane?"
Estis hispan-usona piloto inter ili, kiu parolis hispane. Tio estis mia sola maniero por komunikiĝi.
Kiel vi parolas hispane? Mi parolas ĝin, ĉar mi estas sefarditano.
Kio estas sefarditano? Vi scias nenion.
Kio estas sefarditano? Estis la judoj, kiuj forlasis Hispanion post la Inkvizicio kaj eskapis al Turkio (Otomana Imperio). 00:06:36.000,00:06:42.000 Estis partizana militbazo 20 kilometrojn for de ĉi tie.
Mi prenis la 5 pilotojn kun mi al la partizana militbazo en Ribnik kaj post tio
la pilotoj iris al haveno en la Adriatika marbordo kaj revenis per ŝipo al sia militbazo en Bari, Italio.
Kiam la milito finiĝis, mi iris al partizana lernejo, kaj mia patro eltrovis
kie mi estis kaj venis ĉi tien.
Li vokis min, kaj mi vizitis mian patron kaj
li domandis: Kiel vi fartas? Bone, paĉjo.
Jes, mia filo. Mi vivas.
Kie estas panjo?
Mi ploris, mia patro ploris.