Tip:
Highlight text to annotate it
X
Saluton! Kiel vi fartas?Mi bone fartas, dankon.
Ĉu vi memoras:
Saluton, Ruselo! Kiel vi fartas?Nu, mi bone fartas, dankon.
Kaj... ĉu ankaŭ vi povas diri kiel vi fartas?
Mi esperas ke jes.
Ĉu vi memoras kiel diri vian nomon? Aŭskultu!
Mia nomo estas Ruselo.
Ho, kioma horo estas?
Jam estas tempo reveni al la familio Bonvolo.
Kaj al la mistera fraŭlino kiu diris:
Ho, terure, katastrofe! Kiu ŝi estas?
Kion ŝi faras?
Nu, rigardu, aŭskultu kaj ĝuu!
Nu... la vendejo ne estos fermita – bone!
Sed Georgo! Kio pri Georgo?
Kio okazos al li?
Ho, ve – atendu ĝis la tria leciono kaj vi scios!
Espereble, en la dua leciono, vi rimarkis,
kiel paroli pri aferoj, kiuj nun okazas kaj kiuj jam okazis...
Kaj nun aŭskultu, kion Karlo faros:
Mi trinkos.
Mi trinkas.
Mi trinkis.
Do jen la verb-finaĵoj en Esperanto:
futuro, prezenco, preterito.
Vi lernis ankaŭ, kiel admiri objektojn.
Aŭskultu, kiel Flora Bundo
parolas pri la varoj en la Esperanto-vendejo:
Kia bela kolĉeno!
Kia bela bildo!
Kaj nun vi povas priskribi la objektojn...
kaj simile vi povas diri
Jes. Ĝi estas bela aŭ "Ĝi ne estas multekosta".
Aŭskultu kion Ruselo diras:
Kia bela ruĝa pomo!
Kaj, plurale:
Kiaj belaj ruĝaj pomoj.
Atentu denove finaĵojn, kiuj gravas en Esperantio:
la finaĵoj "- a" kaj "- aj".
Vi lernis pri la tagoj de la semajno...
Lundo, Mardo,
Merkredo,
Ĵaŭdo,
Vendredo,
Sabato, Dimanĉo.
Nun vi povas diskuti ĉu hodiaŭ estas dimanĉo aŭ lundo...
Vi lernis ankaŭ novajn numeralojn,
numeralojn ĝis pli ol mil.
Ĉu vi povas diri ĉi tiun numeron?
Naŭmil, naŭcent, naŭdek naŭ – bone!
Vi povas *** la numeralojn por demandi, kiom io kostas. Aŭskultu:
Kiom ĝi kostas? Ĝi kostas naŭdek naŭ stelojn.
Kaj nun – kioma horo estas?
Ho! Ekzerco-horo! Do, ek al!
Ekzercu vin! Kaj mi revidos vin poste en la tria leciono.
Intertempe mi diras al vi: Ĝis revido! Ĝis!