Tip:
Highlight text to annotate it
X
La lingva defio de Claude Piron
Alfronti la realon
Saluton!
Eble mi estas tro memfida, aŭdacante alparoli vin en la angla,
lingvo, kiun mi ĉiam sentas fremda al mi.
Sed mi ĝojas pri ĉi tiu okazo
atesti pri miaj spertoj en la lingva kampo,
kaj mi esperas, ke vi indulgemos, se mia maniero paroli la anglan
ne atingas la nivelon, kiun vi atendas.
Mi laboris por internaciaj organizaĵoj en la tuta mondo.
Mi do scias, de interne, kiel komunikado funkcias,
same en grandaj kunvenoj kaj malgrandaj fakulgrupoj,
kiel en ĉiutagaj kontaktoj kun la loĝantaro.
Mia aliro al la lingva defio eble estas nekutima
pro tio, ke mi parolas Esperanton ek de miaj adoleskaj jaroj.
Esperanto estas internacia lingvo, kiu disvolviĝas surbaze de projekto
lanĉita de juna viro en Pollando en 1887.
Ĝi disvastiĝis tutmonde.
Estas nun homoj, kiuj uzas ĝin, en pli ol 120 landoj.
Amaskomunikiloj, politikistoj, la plimulto el la lingvistoj kaj la "*** surstrata" komplete ignoras ĝin,
sed ĝi vivas, kaj estas ĉiutage uzata de parto de la tera loĝantaro.
Multaj imagas, ke la lingvan defion solvas la angla.
Sed tio ne estas vera.
Denaskaj parolantoj de la angla konsistigas nur kvin procentojn el la monda loĝantaro,
kaj nedenaskuloj kapablaj *** ĝin je bona nivelo
prezentas nur pliajn kvin procentojn.
En kontinenta Eŭropo, 90 procentoj de la loĝantaro
ne kapablas kompreni simplan specimenon de ĉiutaga angla lingvo.
Kiam mezuma polo kaj mezuma italo, koreo aŭ portugalo
diskutas angle, ili aspektas kiel afaziuloj,
kvazaŭ ili suferis apopleksion kaj la lingvocentro en ilia cerbo estis difektita.
Ili konstante traserĉas la menson por trovi bezonatan vorton.
Ilia prononco estas aĉa.
Ili gestas por kompensi la mankon de vortoj.
Ili bezonas kelkajn ripetojn por kompreni,
kaj tre ofte ili simple rezignas, ĉar la peno
esprimi sin en lingvo malbone regata rabas tro da ilia energio.
Tamen ili studis la anglan dum ses aŭ sep jaroj,
kun kvar aŭ kvin horoj ĉiusemajne.
Instruo de la angla estas terura malŝparo,
kaj la kaŭzo estas, ne ke instrumetodoj aŭ instruistoj estas neadekvataj,
sed ke la angla ne estas adaptita al la postuloj de interkultura komunikado.
Mi ĉeestis centojn da internaciaj kunsidoj uzantaj la anglan,
centojn kun samtempa interpretado,
kaj centojn en Esperanto.
La solaj vere viglaj, la solaj kun egala partopreno de ĉiuj,
la solaj en kiuj homoj vere estas spontanaj
kaj sentas sin hejme estas la esperantlingvaj.
La strukturo de la lingvo estas tia, ke la formo, kiu nature prezentiĝas al la menso, estas la ĝusta.
Ses monatoj da Esperanto kondukas vin al komunika nivelo,
kiun vi ankoraŭ ne atingus post ses jaroj en aliaj lingvoj, inkluzive de la angla.
Esperanto estas vere kosto-ŝpara,
speciale se la kosto inkluzivas penadon kaj tempon.
Mi parolis Esperanton kun lokaj loĝantoj en pli ol 50 landoj,
de Japanio al Brazilo kaj de Nederlando al Uzbekistano.
Mi ĉiam trovis ĝin treege agrabla
En Esperanto oni povas esti si mem.
En la angla, nedenaskaj parolantoj devas imiti fremdan modelon,
sciante, ke ili neniam sukcesos perfekte.
La miraklo de Esperanto estas, ke vi povas konservi vian prononcmanieron,
vian manieron formi la frazojn,
kaj tamen ĉiu komprenas ĉiun,
kaj neniu iam ajn sentas sin ridinda, malsupera aŭ simple fremda.
Ekzemple, por esprimi la ideon "Mi lernis ĝin vere rapide",
Oni diros, laŭ la deveno:
Jarcento de uzado pruvis, ke tiuj diferencoj
tute ne ĝenas perfektan reciprokan komprenon.
Kiel iama UN-tradukisto, mi povas atesti,
ke Esperanto estas bonega traduko-lingvo.
Ĝi estas pli preciza ol la angla
kaj do pli bone taŭgas por juraj kaj sciencaj tekstoj.
Ĝi estas tre bone adaptita al humuro, kaj poezio,
kaj estas aparte taŭga por esprimi sentojn kaj emociojn,
ĉar neniam necesas inhibicii la formojn, kiuj spontane prezentiĝas en la menso, pro esceptoj, komplika gramatiko aŭ la manko de kohera derivosistemo.
ĉar neniam necesas inhibicii la formojn, kiuj spontane prezentiĝas en la menso, pro esceptoj, komplika gramatiko aŭ la manko de kohera derivosistemo.
ĉar neniam necesas inhibicii la formojn, kiuj spontane prezentiĝas en la menso, pro esceptoj, komplika gramatiko aŭ la manko de kohera derivosistemo.
Se vi scias kiel diri en Esperanto "luno",
vi ne devas lerni "luna"
Vi mem formas la vorton .
Same kiel
Tiu eblo libere kombini nevariajn erojn,
trajto kiun Esperanto kundividas kun la ĉina,
havigas esprimriĉan kaj ampleksan vortprovizon
sen trudi grandan penon al la memoro.
Ekde 1985, ne okazis tago
sen uzo de Esperanto en internacia kongreso, konferenco,
aŭ alia renkontiĝo ie en la mondo.
Ĝi estas tre uzata en la reto
kaj ekzistas Esperanto-versio de Google, kaj ankaŭ de Vikipedio.
Politika volo antaŭenigi ĝin kuracus la homaron
el la afazio, kiu aperas ĉe la plimulto el ni, kiam ni devas interagi kun fremdlingvanoj.
Se la ŝtatoj decidus kunordige
organizi Esperanto-instruadon en ĉiuj lernejoj de la mondo,
kune kun rekomendo al plenkreskuloj dediĉi al ĝi
10 minutojn ĉiutage dum 3 monatoj,
10 minutoj, tio estas malpli ol vi bezonas por solvi krucvorton aŭ sudokuon--
tio ekfunkciigus neĝbulan procezon, kiu, post tempo,
komplete ŝanĝus la lingvan panoramon de nia planedo.
Ĉiu konservus sian gepatran lingvon, sed disponus
praktikan rimedon por komuniki kun homoj el ie ajn.
Estus pli da justeco por ĉiuj popoloj,
pli bona reciproka kompreno ĉiukampe,
kaj tre pli bona uzo de la mono de la impostpagantoj.
Ekonomiisto François Grin kalkulis,
ke se Eŭropo alprenus Esperanton, tio estigus ŝparon de
ĉiujare, t.e. ĉiujaran ŝparon de
Ĉu ne indas serioze konsideri ĉiujn ĉi faktojn kaj agadi surbaze de ili?
Mi dankas pri via atentemo.