Tip:
Highlight text to annotate it
X
Esperanton oni eble enkondukos kiel lernobjekton de mezlernejoj.
Ankoraŭ necesas, ke la propono aprobiĝu ĉe la Nacia Kongreso.
Kvankam tiu lingvo estas universala,
malmultaj konas ĝin.
Eble vi ne komprenis, sed
tiu ĉi lingvo jam ekzistas de antaŭ 130 jaroj,
kaj jam estas parolata de pli ol tri milionoj da homoj tra la mondo.
Esperanto naskiĝis por esti universala, kaj permesas komunikiĝon
inter diversnaciaj homoj.
En Brazilo, ĝi altiras en lernoĉambron junulojn kaj plenkreskulojn
kun diversaj interesoj.
Washington decidis lerni Esperanton, por pli efike komunikiĝi en negocoj.
— Kiam mi ĵus kontaktis japanojn en Manaŭso,
estis multe pli facile kompreni ilin per Esperanto, ol per la angla.
Siaflanke, André ekstudis pro scivolo kaj familia influo.
— Mia patrino kaj mia avino ĉiam ŝatis Esperanton.
— Mia avino studis ĝin iomete, mia patrino iom pli, sed ili ne trovis
multajn oportunojn por lerni,
kaj nun, ricevante
ĉi tiun mirindan lecionon de nia instruisto,
mi profitas ĝin por lerni Esperanton.
Esperanto estas centjara lingvo,
sed nur dum la lastaj jaroj, pro pli forta disvastigo, brazilanoj
komencis interesiĝi pli pri ĝia lernado.
Rezulte, en la Nacia Kongreso estas diskutata projekto de leĝo,
enkondukonta la lingvon, kiel nedevigan lernobjekton en mezlernejojn.
La proponon jam aprobis la Senato,
kaj ĝi estas diskutata ĉe la Komisiono pri Edukado de la Ĉambro de Deputitoj.
Ĉe la Universitato de Braziljo, ekzemple, nova klaso komenciĝis en la nuna jarduono,
kaj la nombro da lernantoj kreskis preskaŭ cent-elcente kompare kun la antaŭa periodo.
La instruisto, entuziasma pri Esperanto, asertas, ke ĝi ne estas malfacila,
kaj ke du jaroj sufiĉas, por ke oni parolu ĝin flue.
— Ĝia lernado estas relative pli rapida, ol tiu de aliaj lingvoj.
— Se ni rigardas la hispanan, kiel plej la facilan alilandan lingvon,
pro ĝia sono,
— eble ĉar ni estas brazilanoj —
ni povas aserti,
ke Esperanton oni povas lerni dum dekono de la tempo,
kiun oni bezonus por lerni
la hispanan, kaj tiel fariĝi
flua parolanto.
Ankaŭ en muziko kaj poezio Esperanto konkeris sian spacon.
Ĉi tiu muzikestro, kiu eklernis la lingvon infanaĝe,
prezentas koncertojn en lingvo fariĝonta, kiel esperas ĝiaj studantoj,
la dua lingvo de ĉiuj popoloj.
— Estas tre agrable povi vojaĝi tra la mondo kaj renkonti
homojn parolantajn kun ni je cent-elcenta egaleco,
kaj neniu el la du spertas malavantaĝon,
pro malpli bona regado de la lingvo.
Kaj eĉ se unu el ili ja parolas pli bone,
ambaŭ uzas neŭtralan lingvon.
Kaj tiu neŭtraleco interamikigas nin ĉiujn
pli facile, ne vere?