Tip:
Highlight text to annotate it
X
Ses etaj kunikloj
sidas apud la lago
manĝante karotojn, kaj kukojn dum bela tago.
Ĉe la akvorando, tre alte en arbo
ruĝa ronda pomo, pendas super la herbo.
Vento milde blovas. La arbo kliniĝas.
Ruĝa ronda pomo, arde liberiĝas.
Subite aŭdiĝas, terura pok!!
Eksaltas la kunikloj. Ek, ek, ek..
Ili krias unu al la aliaj, ne haltu, ekrapidu, ek
ni devas fuĝi de la terura pok.
Atendu, kunikloj, krias la vulpo ilin vidante
Kien vi kuras, tiel rapidante.
La kunikloj respondas: ni ne povas halti ĉe tiu lok’
ni devas fuĝi de la terura pok.
La terura pok, pensas la vulpo timante
Eble mi prefere fuĝu kurante.
Adiaŭ amiko simio, mi ne povas halti ĉe tiu lok’
mi devas fuĝi de la terura pok.
Li kuras kun la kunikloj, la simio kaj la kato
la porko kaj la elefanto, la tigro kaj la vesperto.
Baldaŭ ĉiuj bestoj, unu post la aliaj
el la arbaro kuras kun amikoj siaj.
Elvenas la leopardo, Elvenas la ansero
Elvenas la antilopo, Elvenas la rangifero.
Ili ne haltas en tiu bela lok’
Ili fuĝas fuĝas de la terura pok
Grandan brunan urson,kiu sunbanas kiel reĝo
ili finfine renkontas sur faldebla seĝo
Kio okazas, diras la granda bruna urso kuntirante la brovojn
kien vi kuras malrapidigu viajn movojn
Ne, ne, bruna urso ni ne povas halti en tiu lok’
ni devas fuĝi de la terura pok
La terura pok! vi min tedas
kial timi tiun stultan etan pok,la granda bruna urso oscedas
Ne, ne bruna urso, ili krias vi malpravas, malĝustas
pok estas kruela pok ege fortas
Li venos kaj kaptos nin li venos, mem spertos vi
Kio, grumblas la bruna urso li pli fortas ol mi?
Kaj li ekprenas en sian manon la lastan beston kiun li povas vidi
la plej etan kuniklon kiu kapablas nur malrapidi
La plej etan kuniklon kiu tre malrapide saltis de lok’ al lok’
sed kiu havas la plej grandan timon de la terura pok.
Nun, eta kuniklo instrukcion al vi mi donas
montru al mi kie estas pok, la granda bruna urso ordonas
Mi petegas vin granda urso,tion fari ne devigu min
mi ege timas Pok, kaj ankaŭ vin.
Sed la urso respondas: montru al mi kie li estas
alie mi manĝos vin, la granda bruna urso ree petas
Malfeliĉa eta kuniklo provu, provu, provu 51 00:05:32,000 --> 00:05:37,000 malfeliĉa eta kuniklo pensu, pensu, pensu
Mi timas Pok, mi ankaŭ la urson timas
Sed la urso estas tie ĉi kaj Pok malproksimas
Eta kuraĝa kuniklo ek ek ek
ek al la lago kaj la terura pok
La granda bruna urso haltas ĉe la lok’
Do kie, diras la urso, estas tiu terura pok?
La suno milde brilas Super la monteto
La akvo trankvilas, Sed nun blovas vespera venteto
Alta kaj malhela la granda bruna urso staras
Malhela kaj forta Lia nazo ion flaras
Ĉe la akvorando tre alte en arbo
ruĝa ronda pomo pendas super la herbo
Subite aŭdiĝas terura pok
Sed ĉi foje la kuniklo Ne forlasas la lok’
La vento blovas de la supro de la monteto
Sed ĉi foje tute senmove sidas la malgranda kunikleto
Kaj turnas la kapon por ekparoli al la granda bruna urso
sed fuĝas la granda bruna urso..nun videblas nur lia dorso
La kuniklo krias al la granda bruna urso
Kien vi iras tiom rapide Urso, kien, sen pripenso
La urso respondas, mi ne povas halti ĉe tiu lok’
mi devas rapidi Alvenas la terura Pok
Eta kuniklo sidas apud la lago
manĝante ĉokoladkukon dum bela tago
Ni haltu la fuĝadon de lok’ al lok’
Kiu vere timus tiun stultan etan pok?
subtekstoj: Ruthven.