Tip:
Highlight text to annotate it
X
Promeno 2 Pjasko, Lobzovo, Bronovico
Saluton! Ni komencas nian duan promenon.
Ni estas sur la Ĉefplaco kaj ni iros laŭ Ŝuista Strato (ulica Szewska).
Nun ni eniros la parton de Krakovo, kiu nomiĝas Pjasko - en la pola tio signifas sablon.
Kaj malantaŭ mi estas Teatro "Bagatela".
Do, ni iru.
Ni estas apud Preĝejo de Karmelitanoj, sed la plena nomo estas Preĝejo de Vizito de Mario.
Ĝi estis konstruita en la 14-a jarcento, sed laŭlegende fondis ĝin
Ladislao la 1-a Herman (Władysław I Herman), kiu malsanis je nazo kaj li multe preĝis
kaj Mario aperis en lia sonĝo kaj diris al li, ke li purigu la nazon per violoj,
kiujn li trovos ekster la urbo. Do, tiel li faris kaj li saniĝis.
Kaj en la loko, kie li trovis la violojn, li ordonis konstrui la preĝejon.
Laŭ historiistoj la preĝejo estis fondita de Sankta Jadvigo de Andegavenoj (= Anĵuoj)
kaj kiam ŝi venis ĉi tien dum la konstruado, ŝi vidis, ke iu konstruisto ploras.
Do, ŝi demandis, kial li ploras. Kaj li respondis, ke li ne havas monon.
Pro tio Jadvigo donis al li sian ringon kaj kiam ŝi tion faris, ŝi restigis tian markon
kaj nun ĝi nomiĝas "Piedeto de Sankta Jadvigo" (Stopka Królowej Jadwigi).
Tamen tio ne eblas, ke ĝi estu tiom malgranda, ĉar Jadvigo altis super 1,80 m.
Kun la preĝejo estas ligita ankaŭ alia legendo. En ĝi troviĝas sankta pentraĵo.
Kaj laŭlegende iu karmelitano pentradis ĝin kaj iu vokis lin por preĝado
kaj kiam li revenis, la pentraĵo estis jam pentrita.
Do, pro tio oni opinias ĝin sankta kaj ĝiajn kronojn faris Johano Matejko (Jan Matejko).
Jen estas Elizea Strato (ulica Rajska) kaj ĉi tie vi povas vidi
Malgrandpollandan Ĝardenon de Arto.
Kaj maldekstre de mi (kaj dekstre de vi) estas Provinca Publika Biblioteko,
kiu estis konstruita de aŭstroj en la 19-a jc. kiel kazerno.
Kaj hodiaŭ oni povas legi tie multajn librojn, interalie en Esperanto.
Tia interesa loko.
Do, ni iras plu laŭ Karmelita Strato (ulica Karmelicka) ĝis Aleoj de Tri Profetoj (Aleje Trzech Wieszczy)
kaj tie ni renkontiĝos en la Krakova Parko (Park Krakowski).
Ni estas en la Krakova Parko. Ĝi estis fondita en la 1885-a jaro
kaj ĝi estis modelita simile al vienaj parkoj. Antaŭ la unua mondmilito estis ĉi tie
restoracioj, kafejoj, koncertejo, zoeto, naĝejo kaj aliaj.
Antaŭ la mondmilito estis ĉi tie ankaŭ la plej eleganta glitejo (kaj ankaŭ plej multkosta).
Post la milito Krakovo disvolviĝis kaj la areo de la parko estis limigita al 5 ha.
Kaj la sola restaĵo de la antaŭmilitaj aĵoj estas la lageto, kiu nun malestas
pro vintro.
En multaj landoj, ekzemple Pollando, Ukrainio, Francio eĉ, kaj ankaŭ Italio
estis konstruataj tiel nomataj "laternoj de mortintoj"
Ili estis etaj konstruaĵoj de ŝtono aŭ briko kaj ili informis pri loko ligita kun la morto.
Ili ankaŭ lumigis ekzemple tombejojn kaj fortimigis fantomojn kaj krimulojn.
Post iom da tempo oni komencis *** ĝin ankaŭ por lumigi vojojn, kiuj ien direktis,
do, ekzemple, jen estas iu laterno de mortintoj kaj ĝi lumigis vojon al Lobzovo, kie estis
reĝa palaco, kien ankaŭ ni iras hodiaŭ.
Jen estas Preĝejo de Sankta Stefano (Kościół św. Szczepana), ĝi estis konstruita en la 30-aj jaroj
de la 20-a jc.
En ĝi troviĝas kelkaj 15-jarcentaj akcesoraĵoj de preĝejo, kiu situis iam
sur Stefana Placo (plac Szczepański), sed ĝi estis malkonstruita
komence de la 19-a jc.
Ni estas apud Radio Krakovo (Radio Kraków) aŭ sidejo de Radio Krakovo,
kiu estas unu el la 17 memstaraj brodkastejoj de Pola Radio
kaj ĝi similas al sitelo. Kaj tio estas stranga.
Sed nun ni iras ien, kie estas pli interese, ĉar ni iras tien.
Kaj tie estas Grottger-Aleo (Aleja Grottgera) kaj tie ni renkontiĝos.
Ni nun estas ĉe Reĝa-Muelejo-Aleo.
Tio estas aleoj de ĉi tie al Mydlniki laŭ eksa rivero Rudavo,
kiu nun fluas alivoje, tra Salvatoro (kie ankaŭ ni estos).
Do, ni iras kaj ni vidos nin apud Preĝejo de Benita Anjelo Salava.
(Kościół bł. Anieli Salawy)
Jen estas Preĝejo de Benita Anjelo Salava, kiu estis fondita en 1991-a jaro,
sed la konsekro okazis en la 2000-a jaro kaj kondukis ĝin kardinalo Francisko Maĥarski
(Franciszek Macharski).
Sed tio ne estas interesa, ĉar ĝi ne estas malnova...
Sed ni promenas kaj promenado estas tre bona ideo.
Ni promenas.
Antaŭen ni promenas.
Antaŭen.
Jen estas la preĝejo. Se vi povas vidi, jen estas le preĝejo.
PREĜEJO.
Dankon.
Kaj jen estas mi.
Kaj tie estas militistarejo, ia kazerno, sed ne tia 19-jarcenta,
sed nuna. Tamen, neniu estas tie (aŭ ĉi tie) hodiaŭ pro tio, ke la soldatoj estas en Afganio.
Kaj ni promenas plu, ĉar tie estas ĝardenoj kaj vi ne volas dion mis(gap)i...
Ni iras plu.
Tie ni vidas, tio estas loko, kie oni plantas arbojn.
Mi tute ne scias, kiel nomiĝas la arboj, eĉ en la pola.
Kaj ni baldaŭ aliros Reĝan Straton (ulica Królewska)
kaj la (eksan) Reĝan Palacon en Lobzovo, ĉar ni estas en Lobzovo.
Kaj tiu loko estas nomata Lobzova Ĝardeno.
Ni iris plu laŭ nia vojo kaj dekstre ni vidis Reĝan Palacon en Lobzovo.
La unuan reĝan konstruaĵon en tiu loko fondis Kazimiro la 3-a la Granda (Kazimierz III Wielki),
laŭlegende por siaj amdonantinoj.
Dum regado de Stefano Batori (Stefan Batory) ĝi estis rekonstruita de gotika al manierisma stilo.
La estro de la laboroj estis Santi Gucci, italo laboranta en Pollando.
Tre zorgis pri la palaco la Vasaoj, interalie Sigismondo la 3-a (Zygmunt III Waza).
Tre ŝatis ĝin ankaŭ Johano la 3-a Sobjeski (Jan III Sobieski), kiu post venko apud Vieno festis ĉi tie.
Nun la palaco apartenas al Krakova Politekniko.
[muziko]
Ni estas apud Fuorto 7 Bronovico, ĝi estis konstruita en la 19-a jc.
kiel parto de Fortreso Krakovo. Ni ankoraŭ diros iom pri Fortreso Krakovo, kiam ni estos ĉe Klepardio.
Tio estis aŭstraj fortikaĵoj kun Vavelo... Sed ni diros pri tio en alia filmeto.
Kaj nun ni revenos al Bronovica Strato (ulica Bronowicka).
Ni estas sur Lucjano-Ridel-Strato (ulica Lucjana Rydla). Li estis poeto kaj li edziĝis al vilaĝanino.
Estis granda festeno kaj ĉe ĝi estis Stanislao Vispjanski (Stanisław Wyspiański),
kiu poste skribis dramon pri tio. La tuta nupto estis en vilao "Rydlówka"
kaj ni iros tiesdirekten, ĉar ni ne estos en Rydlówka, sed...
Ni estos ĉe haltejo "La nupto" kaj sur La-Nupto-Strato. "La Nupto" estas ankaŭ nomo de la dramo.
Jen estas la fino de nia vojo, ĝi estas iom longa (7 km),
sed bone estas iam tiom iri piede.
Jes, jen estas miaj piedoj.
Do, ĝis.
Ni revenos en filmeto
KLEPARDIO KAJ KROVODRO
La filmeto estis registrita la 15-an de januaro 2013.
La aŭtoro ne respondecas pri vereco de prezentitaj informoj, malgraŭ ili estis zorgeme elektitaj.
aŭtoro de la teksto Tobias "toĉjo" Rano
parolado, prezentado Tobias "toĉjo" Rano
organizado Tobias "toĉjo" Rano
manĝo Orlen
filmado Evo K.
muntado Tobias "toĉjo" Rano
reĝisoro Tobias "toĉjo" Rano
muziko (pli da informoj en la priskribo) Josh Woodward, CC BY 3.0
specialaj dankoj al Evo K.
pro grandega helpo kun la tuta projekto
fontoj uzitaj por krei la tekston
speciale por krakovo.tk
krakovo.tk 2013