Tip:
Highlight text to annotate it
X
LA DANA FILOZOFO MARTINUS KAJ LIA VERKO
Dana prelego de Ole Therkelsen pri Danio
dum la 96-a UK en Kopenhago, 26-07-2011
Martinus (1890-1981) en sia Kosmologio
aŭ spirita scienco elmontris ke troviĝas
leĝoj pri la pensado, menso kaj psiko.
Scio pri tiuj naturleĝoj ebligos
al la *** ekregi sian menson kaj laŭ la tempo
krei mondregnon de amo sur la Tero.
Esperanto estos la lingvo de la mondregno.
Aŭdu prelegojn de Ole Therkelsen pri la
Kosmologio de Martinus ĉe www.oletherkelsen.dk
Pli da informo ĉe www.martinus.dk/eo
Tio estas ŝerco,
honore al la bicikla konkurso "Tour de France",
mi surprenis flavan ĉemizon,
La plej bona biciklisto portas la flavan ĉemizon, ĉu ne?
Tamen estas prelego el serio pri Danio
kaj la dana flago estas ruĝa kaj blanka.
En honoro al Danio mi portas ruĝajn kaj blankajn kolorojn.
Hodiaŭ estas la 26-a de julio 2011 kaj la kvara prelego pri Danio.
Mi ricevas sekretan signon, ke mi devas iom proksimiĝi al la mikrofono.
Mi dankas pro la helpo.
La hodiaŭa prelego temas pri la dana filozofo Martinus kaj lia verko.
Mia dua prelego temis pri Hans Christian Andersen
kaj li mem skribis biografion sub la titolo "La fabelo de mia vivo".
Mi pensas, ke la vivo de Martinus ankaŭ estas tre interesa fabelo,
ĉar Martinus naskiĝis antaŭ pli ol 100 jaroj,
pli precize, en la jaro 1890.
Li fariĝis 90 jara kaj forpasis en 1981.
Tio signifas, ke Martinus forpasis antaŭ 30 jaroj.
Li naskiĝis en Jutlando, la kontinenta parto de Danio,
en la norda parto, en la malgranda vilaĝo Sindal.
Li estis naskita ekster geedzeco.
Li estis nelegitima infano.
Li iris en la lernejon de la vilaĝo
kaj dum 7 jaroj li estis en la lernejo.
Sed en la kamparo oni ne multe lernas en la lernejo,
krome oni devas labori dum la somera duonjaro.
Jam kiel infano li fariĝis paŝtisto.
Li paŝtis bovojn, ŝafojn ktp.
Nur du tagoj semajne li iris al la lernejo
dum la somera duonjaro kaj iom pli dum la vintro.
Li lernis legi, skribi, kalkuli kaj
iom de la Biblia historio.
Sed en la lernejo li ne multe lernis.
Kiam li estis 14 jara dum konfirmacio
li devis konfirmi la kristanan kredon.
Tiam oni estas baptita kaj gepatroj diras,
ke li estas baptita en la nomo de Jesuo kaj Dio.
Kiam infano estas 14-a la infano mem devas konfirmi
ĉi tiun promeson de la gepatroj.
Li ricevis instruon dum kiu pastro diris:
"...se infano estas naskita ekster geedzeco,
tio estas granda peko kaj infano iros al la infero."
Martinus pensis, ke Dio estas ĉioama.
Dio estas bona estulo, bona estaĵo kaj li ne povis imagi,
ke li devas iri inferon
pro iu afero, kiun liaj gepatroj iam faris.
Alia afero estis, se la infano
ne estis baptita antaŭ la forpaso.
Kelkfoje Martinus havis fraton aŭ fratinon,
kiuj mortis post unu monato.
Se la infano ne estis baptita antaŭ la forpaso,
do ankaŭ tiu animo iris inferon.
Martinus pensas "ne povas esti tiel".
Bona Dio ne povas sendi senkulpajn personojn rekte al infero.
Estas interese ke jam kiel malgranda infano
Martinus havis fortan ligon al Dio.
Li dekomence havis bonan rilaton al Dio.
Kiel infano li diris "mi amas Dion",
kaj li estis konvinkita ke li estis amata de Dio.
Kkiam li estis 13 jara li sentis
ke li ne kapablis kredi je la kristanaj dogmoj,
la kristanaj ritoj, ĉar tiam, antaŭ 100 jaroj
oni multe predikis pri Dio kiu venĝis,
Dio kiu punas.
La homoj estas pekuloj
kaj Dio punas la pekulojn, ĉar ili ne bone kondutas.
Tio tute ne kongruis kun la imago de Martinus.
Li estis tre afabla, tre ama
kaj li estis amata de ĉiuj homoj.
Li volis studi por fariĝi instruisto
sed li havis ja propran patrino,
sed oni ne certe scias kiu estis la patro.
Tio ja estas granda peko en la kristana Danio
kaj la biologia patrino metis lin ĉe onklo kaj onklino.
Do, li ne vivis kune kun propra patrino.
Tamen ŝi promesis, ke li ricevos
edukadon kaj fariĝos instruisto.
Li volus studi, sed patrino mortis
kiam li estis dek du jara.
Do, ne estis mono, ili estis tre malriĉaj.
Li trovis laboron, komence kiel paŝtisto
en la loka bieno ĉe loka farmisto.
Li laboris en laktejo kaj ekhavis
iom da edukado kiel laktisto.
Li laboris pri butero, kiam oni faras buteron en laktejo.
Li laboris en diversaj laktejoj en Danio.
Kiam li estis 28 jara,
li translokiĝis al la ĉefurbo Kopenhago
kaj li havis diversajn postenojn en Kopenhago.
Li estis leterportisto,
li estis nokta gardisto kaj aliaj aferoj.
Sed li finfine havis bonan laboron en laktejo,
ne kiel laktisto, sed kiel kontoristo.
Li laboris en oficejo de la laktejo.
Kiam li estis 30 jara, li pensis
"la vivo devus esti alia".
Ĉiun tagon li skribis dek mil ciferojn.
10000 ciferoj ĉiun tagon
Sekvan tagon li elliitiĝis, promenis al laboro,
laboris, skribis 10000 ciferojn kaj hejmen iris.
Li volus ion bonan fari por mondo.
Kaj li ekpensis, eble mi estus misiisto,
mi povas ion bonan fari por la mondo.
Sed li ja ne kredis je la kristanaj dogmoj,
li ne kredis je la kristanaj ritoj.
Li komprenis ke li ne povus fariĝi misiisto.
Sed, en la oficejo estis amiko
kiu legis libron pri spiritaj aferoj.
Mi pensas ke estas iu teozofia libro
kaj estis iu pri meditado kaj alia afero.
Tio iom interesigis Martinus kaj li demandis al la amiko,
ĉu eble ankaŭ temas pri preĝo?
"Jes,..jes,...ankaŭ estas pri preĝo,..
en la moderna spirita movado".
Do, li rekomendis al Martinus pruntopreni la libron.
Sed li mem pruntis la libron,
Do li povis viziti la posedanton de la libro
Kaj do, kiam li estis 30 jara,
li promenis al la posedanto de la libro.
Li nomiĝis Lars Nibelvang.
Li klarigis multe pri meditado kaj aliaj aferoj.
Martinus hejmen iris, legis kelkajn paĝojn.
Li sidis en tre komforta seĝo
kaj volis fari eksperimenton,
kiel la libro rekomendis mediti pri Dio.
Li prenis bendon ĉirkaŭ okuloj
por pli bone koncentriĝi pri la afero.
Tiu estis la komenco de fabela okazaĵo,
Ĉar tio estis komenco de iniciiĝo aŭ revelacio.
Martinus subite, kun bendo por la okuloj,
ekvidis fortan lumon en la distanco.
kaj tiu lumo alproksimiĝis kaj alproksimiĝis
kaj fariĝis pli kaj pli forta kaj do,
li vidis ke estis Krista figuro.
Mi ne scias ĉu iuj el vi ĉeestis
la ekumenan diservon en la katedralo de Kopenhago.
Tie estas tiu ĉi skulptaĵo de Kristo,
tre bela, li staras milde kaj diras "Venu al mi".
Tiu skulptaĵo de Bertel Thorvaldsen
estas mondfama kaj Martinus tre ŝatis
tiun skulptaĵon de Kristo.
Kaj tiu figuro alproksimiĝis kaj alproksimiĝis
kaj subite ĝi fariĝis vivanta
kaj tiu vivanta Kristo alproksimiĝis kaj alproksimiĝis.
Finfine ĝi eniris en la korpon de Martinus.
Poste li vidis lumon, estis kiel konuso.
Li vidis radiojn de lumo kaj en tiu ĉi lumo
turniĝis la Terglobo kaj li havis fortan senton
"mi fariĝos mondinstruisto.
Mi devas fari instruadon por la tuta mondo."
Li sentis, ke li estis iniciita de Kristo.
En Esperanto, oni multe parolas pri la fina venko
Kiam ĉiuj homoj sur la Tero parolos Esperanton,
tiam oni atingos la finan venkon.
Sed Martinus sentis, ke li devus labori
pri la fina venko de la kristanismo
aŭ la perfektiĝo de la kristanismo.
Martinus havis vizion.
Li vidis, ke ĉiuj homoj evoluas,
ĉiu *** sur la Tero iam fariĝos perfekta ***,
fariĝos Krista estulo
Ni ĉiuj fariĝos tiaj.
Li sentis, ke li devas labori
pri la perfektiĝo de la kristanismo.
Ĝis tiam kristanismo estis religio.
Sed Martinus klarigis la kristanismon
en logika racia scienca maniero.
Tio estis en la unua tago
de la Pasko en la jaro 1921, antaŭ 90 jaroj.
La sekvan tagon, li havis alian revelacion.
Li parolis pri la ora baptemo,
ofte li parolas pri la ora gloro
aŭ la ora aŭreolo, la ora aŭro.
Li sentis, ke la domo malaperis
lia korpo malaperis...
Finfine li troviĝis en oceano de oraj fadenoj
kaj li sentis ke ĉiuj homoj estas unu,
estas parto de la konscio de ĉiuj homoj,
kiu ligas homojn kune en iu ora oceano.
Li sentis, tio estas la konscio de Dio.
Oni ne povas ion pli alta sperti
ol la konscion de Dio.
Kaj li sentis ke ĉio estas tre bona.
Mi pensas ke tio aŭdiĝas en viaj oreloj
tre sektema, tre religiema.
Sed tiu evento ne estas la plej grava afero
en la historio pri Martinus,
ĉar li diris ke nun li eniris en alian konscistaton,
li sentis ke lia konscio disvastiĝis,
li havis pli grandan konscion.
Li diris, ke li estis naskita en spirita mondo.
Ni povas sperti en la fizika mondo.
Ni povas vidi aŭtojn, biciklojn,
arbojn, plantojn, homojn, ktp.
Sed li diris, ke li povas per propraj sensoj,
per propra percepto vidi aferojn en la spirita mondo.
Li ne estis mediumo.
Li ne estis kanalo por spiritoj
en la spirita mondo.
Li mem per propra perceptokapablo
povis observi la spiritan mondon.
Li parolis pri tio, ke li havis multe da intuicio.
Li havis kvazaŭ finevoluintan intuicikapablon.
Martinus ne estas filozofo,
kvankam estas en la titolo de la prelego,
la dana filozofo Martinus,
ĉar normale la filozofoj elpensas siajn teoriojn,
sed Martinus nenion elpensis.
Li tutsimple havis la kapablon
observi la leĝojn de la vivo.
Mi mem estas natursciencisto, kimiisto,
fizikisto, biologiisto, biokimiisto
kaj mi konvinkiĝas pri tio,
ke ekzistas neŝanĝeblaj naturleĝoj.
Mi kredas, se mi prenas ĉi tiun aĵon.
Ĝi falas sur la tablon kaj ĝi faras teruran bruon.
Kio okazas, se mi denove tion faras?
Ĉu la samon aŭ ne? La samo.
Tio estas scienco. Oni povas fari eksperimentojn
kaj la rezultoj sekvas certajn leĝojn.
En kemio oni lernas, ke ĉiuj substancoj,
ĉiuj energioj reagas laŭ sia naturo.
Ĉiuj reagoj en la fizika mondo estas ligitaj laŭ leĝoj.
Martinus aldonas "ĉiuj fizikaj mensaj energioj
ankaŭ sekvas leĝojn". Kial do, ne..?
Ĉu ekzistas energioj kiuj ne reagas laŭ sia naturo?
Memkompreneble, ĉia energio, fizika aŭ spirita
sekvas certajn leĝojn.
Martinus faris, fondis spiritan sciencon.
Kaj li en siaj libroj priskribis la naturon
de ĉiuj spiritaj energioj.
Laŭ tiu maniero li faris sciencon pri sorto.
Li konis la sortoleĝojn.
Kaj se oni scias la leĝojn de la spirita mondo,
se oni scias la sortoleĝojn eblas konscie
krei bonan kaj feliĉan vivon.
Ankaŭ eblas krei bonan sanstaton.
Sed la bazo de la kosmologio de Martinus
estas kelkaj naturleĝoj.
Unue mi volas kompari al la fizika scienco.
Oni diras, ke energio ne povas ekesti el nenio
energio ne povas estiĝi el nenio
kaj energio ne povas malaperi.
La sumo de energio estas konstanto.
Oni ne povas neniigi energion
kaj oni ne povas produkti energion el nenio.
Energio estas tutsimple io kio ekzistas.
Kaj la energio eterne ekzistas.
Oni ne povas fari energion el nenio
kaj oni ne povas nuligi energion.
Tio simple signifas, ke la energio
havas eternan ekziston.
Martinus pensis, ke konscio, vivo
ne povas estiĝu el iu morto.
Vivo estas vivo.
Ĉu vi povas klarigi al mi
kiamaniere iu morta povas fariĝi viva?
Ĉu vi havas bonan klarigon?
Ĝis nun la plej bona klarigo estas,..
jes,.. jes,.. ĝi povas hazarde estiĝi,
vivo sur ĉi tiu terglobo hazarde estiĝis.
Sed por mi, tiu ja estas neniu klarigo.
Oni pensas, ke dekomence estis morta universo,
mortaj molekuloj.
Do, estis multaj hazardaj okazaĵoj
kaj je la fino de multaj hazardaj okazaĵoj,
hazardaj reagoj en la fizikaj substancoj
subite kaj hazarde estiĝis la vivo.
Ĉu ne estas miraklo? Ĉu ne estas fabelo?
Martinus diris, ke oni ne povas klarigi
kiel energio estiĝas el nenio kaj ĝi fariĝas nenio.
Ne eblas klarigi, kiel vivo povas estiĝi el iu morta
kaj vivo ne povas fariĝi morto.
Tiu estas la bazo de la Kosmologio de Martinus
- la energio konstante eterne ekzistas.
Ĝi estas io kio estas.
Vivo kaj konscio estas tute simple,
io kio estas, sen komenco sen fino.
La ekzisto de energio estas sen komenco, sen fino.
Vivo estas sen komenco, sen fino.
Kaj do, li havas kaj faras eternan mondbildon.
Tio signifas ke ĉiuj vivaj estuloj havas du flankojn.
Mi havas fizikan korpon, ĝi estas kreita,
mia korpo havas komencon
kaj ĝi ankaŭ havas finon,
sed mia memo, mia mio, mi estas,
mi parolas, mi legas, mi manĝas...
Tiu mio estas la centro de mi.
Mia mio estas io kiu estas,
mia mio eterne ekzistas
kaj ankaŭ mia konscio, mia animo
ankaŭ eterne ekzistas.
Tiu estas la bazo de la evoluteorio de Martinus.
La scienco hodiaŭ pensas
"vivo havas komencon kaj povas havi finon".
Ili pensas, la universo havas komencon.
Do, vi aŭdis pri tiu teorio The Big ***.
Ili pensas "universo havas komencon",
sed ili ne povas provi tion ĝis nun.
Mi atendas, ke la scienco klarigos detale
kiamaniere vivo povas estiĝi de iu morto.
Kiel scienco, Martinus aprobas,
agnoskas la leĝojn de kaŭzo kaj efiko.
Devas esti kaŭzo de la estiĝo de la vivo, ĉu ne?
Ĉu la vivo povas ekesti aŭ estiĝi sen kaŭzo?
Tio estas kontraŭ ĉiuj sciencaj reguloj, ĉu ne?
Devas esti kaŭzo por la komenco de la vivo,
sed la scienco ne povas trovi tiun kaŭzon.
La sola klarigo, ili povas diri, estas hazardo.
Tamen ili pensas, ke Martinus estas religio
kaj ni estas sciencistoj, ni scias...
Sed, en la kampo de kemio, fiziko ili estas suverenaj,
ili estas tutkompetentaj, sed la fizika scienco
ne sufiĉe scias pri la naturo en la vivo.
La tekniko ja venkis la tutan mondon,
kaj pro tio, ili pensas, ke ili pravas
en ĉiuj demandoj pri la vivo.
Oni ne povas scii ĉu la vivo havas komencon aŭ ne
sed la plej logike estas ke ĝi tute simple ekzistas.
Se oni akceptas tion, poste sekvas reinkarniĝo,
Lau Martinus estas evoluo.
Eble mi rajtas nun mencii, ke mi verkis libron,
en dana lingvo kaj ĝi nun estas tradukita
en kvin aliaj lingvoj, sed ankoraŭ ne en Esperanto.
La titolo estas "Martinus, Darwin kaj inteligenta dezajno".
Estas homoj kiuj pensas, estas spirito en la naturo,
estas racio en la naturo, estas senco en la vivo,
estas senco en la naturo. Kelkaj religiemaj pensas,
ke Dio kreis la mondon.
Aliaj pensas, ke devas esti iu spirito en la naturo.
Mia libro temas pri ĉi tiuj tri faktoj.
Martinus diras, kiel Darwin, la evoluo
estas kontinua aŭ daŭriga evoluo.
Dekomence en la kristana kredo oni diris,
ke Dio kreis la mondon dum ses tagoj
kaj en la kvara tago li kreis la rampulojn
kaj la birdojn, en la kvina tago la bestojn,
en la sesa tago la homon ktp.
Ili pensas, la bestoj, la ĝirafoj,
la elefantoj, neniam ŝanĝas.
Darwin proponis ke iu specio
povas evolui al aliaj specio.
Dekomence estis vermoj, poste estis fiŝoj,
poste estis rampuloj, reptiloj, mambestoj, homoj.
Li diris, ke iam homoj estis simioj
kaj ili pli evoluas al homoj.
En la kristanaj preĝejoj oni diras,
ke li malpravas, tio estas blasfemo.
Dio kreis la homojn kiel ili estas.
150 jaroj ili batalis.
Darwin eldonis la libron en 1859, antaŭ 150 jaroj
kaj ili daŭre kverelas pri ĉi tiu.
Sed la bazo de la evoluteorio de Martinus
estas tutsimple, kiam oni ion spertas, oni evoluas.
Kiam oni ion travivas, oni evoluas.
Se oni trejnadas, ripetadas, oni evoluas.
Tiel simple estas la evoluo.
Sed en la biologio, kiun mi studis en la universitato,
la evoluo okazas dank´ al hazardaj mutacioj,
hazardaj ŝanĝoj en la DNA-molekuloj
kaj poste estas la batalo por la vivo.
Ne estas iu penso malantaŭ la kemiaj korpoj,
ne estas plano, senco, ideo.
Se oni proponas al bioligiisto,
ke estas senco en la vivo,
ke estas plano, li diras tiu estas religio.
Tiu estas superstiĉo, tiu estas kredo.
"Ne, ni laboras science kaj la sciencaj rezultoj
estas la vivo sen senco, sen justeco,
sen plano, tute kaosa".
Tamen, Martinus opinias, kiel Darwin,
ke estas kontinua, daŭriga evoluo.
Sed ĉu ne estas stranga afero?
Mi naskiĝas, laŭ naturscienca vidpunkto el nenio.
Tamen miaj genoj kaj kromosomoj,
ili estas faritaj de DNA molekuloj
kaj tie estas granda amaso da informo.
Kiam la ĉelo de mia patro kaj la ovo de mia patrino
kunfandiĝas, estiĝas feto.
Kaj tie estas la informo por la konstruo
de mia tuta korpo, ĉu ne?
Estas amaso da informo,
do, mia vivo komencas "hazarde"
kun amaso da informo.
Nu, mi estas bona knabo,
mi iras en la lernejon, mi faras miajn hejmtaskojn.
Mi havas edukon kaj mi diligente studas
kaj laboras kaj dum la tuta vivo mi bone servas la socion,
dum mia tuta vivo mi kolektas informon kaj kolektas informon.
Sed se oni nur havas unu vivon,
do, ĉiuj informoj kiuj mi kolektis dum mia vivo
malaperas en la blua aero, ĉu ne?
Eble mi fariĝos genia matematikiisto,
genia ŝakludisto, sed kiam mi mortas
ĉiuj informoj kiuj mi kolektis
malaperas en la blua aero.
Ĉu tiu estas scienca pensado aŭ ĉu tiu estas absurda teatraĵo?
Por mi estas absurda teatraĵo.
Mi dekomence de la vivo havas amason da informo
kaj la kaŭzo de tiu kolekto de informo,
tute simple estas hazardo.
La hazardo kreas informon,
do, mi scias dum mia tuta vivo mi kolektas informon,
sed ĝi estas perdita...ĉi tiu.. stulta teorio..
Sed laŭ Martinus ni kreas talentkernojn,
ni la tutan vivon kolektas informon
kaj ĉi tiu informo de talentoj estas stokita en la konscio.
Martinus parolas pri parto de nia konscio,
aŭ animo, la eterna korpo.
Ni havas portempan korpon kaj ni havas eternan korpon.
Kaj do, la rezulto de ĉiuj spertoj kaj ekzercadoj
spertado estas stokita en ĉi tiu eterna korpo,
kaj do, la korpo perdiĝas.
Sed la informo ne perdiĝas.
Kaj tio estas la kaŭzo ke la evoluo
ĉiam antauen iras al pli kaj pli altaj niveloj.
Do en ĉiu vivo oni kreas talentojn por diversaj aferoj.
En ĉi tiu vivo mi kreas talenton por paroli Esperanton.
Kaj mi estas konvinkita en venonta vivo
la unuan fojon aŭdos paroli pri Esperanto,
mi diros Hooo estas interese,
mi volas studi Esperanton.
Mi estas konvinkita, kvankam mi faras multajn erarojn,
tamen mi havas kelkajn talentojn.
kaj do, mi daŭrigas tie.
Estas kvazaŭ vi skribas dokumenton en komputilo
kelkfoje vi printas. Vi havas printilon
Vi povas printi vian dokumenton
Se vi, do, daŭrigas skribadon,
la dokumentoj ja kreskas kaj kreskas.
Kaj post ĉiu vivo ankaŭ estas printilo
Ĉiam, kiam mi naskiĝas denove
Estas nur printilo...
kun parto de dokumento, sed vivo post vivo
la dokumento fariĝas pli bona.
Ĉiuj en ĉi tiu salono jam skribis vian mem-biografion
Via mem-biografio troviĝas en la kromosomoj.
Ĉiun informon en viaj kromosomoj
vi mem rikoltis en antaŭaj vivoj.
Por mi, tiu estas logika evoluteorio.
Sed laŭ Darwin kaj la nuna scienco nur estas hazardo.
Kaj laŭ tiu teorio, fakte, la plimulto
de miaj penoj, studoj, estas perdita.
Sed laŭ vidpunkto de Martinus, neniu sperto
estas perdita por la evoluo.
Ĉia sperto, travivado, estas uzebla
en la eterna evoluado.
Do, mi pensas, tiu teorio plaĉas al mi.
Nenio estas perdita.
Ĉu ne kelkfoje vi vidis,
ke infanoj estas naskitaj kun mirindaj talentoj.
Malgrandaj infanoj povas ludi violinon,
eble ili povas kondukti grandajn orkestrojn
kaj kelkfoje homoj havas tre specifajn talentojn.
Do, oni diras, ili estas bonŝancaj,
ĉar ili estas tiom talentaj.
Sed laŭ la kosmologio de Martinus, ili mem kreis la talentojn.
Kaj do estas egaleco por ĉiuj homoj.
Ĉiu *** povas fariĝi geniulo.
Nur temas pri tiu...oni devas peni,
labori, trejnadi, sperti kaj travivi..ktp.
Ankaŭ Martinus parolis pri la leĝo de karmo.
Kaj tiu ankaŭ estas leĝo kiel en la mekanika
fiziko estas tri leĝoj de Newton.
La tria leĝo estas la leĝo pri kaŭzo kaj efiko.
Kaj la sorta leĝo estas ankaŭ leĝo pri kaŭzo kaj efiko.
Ĉiam kiam oni elsendas energion,
la energio revenas al la ***,
ĉar energio ne povas iri laŭ rekta linio,
Tion povis Einstein konfirmi.
Li pensis, ke la universo estas kurba,
ke ĉiuj energioj en la universo iras laŭ cirklaj vojoj.
Laŭ tiu maniero la sorta leĝo ne estas demando pri kredo,
la sorta leĝo estas naturleĝo.
Kiam homoj eraras, ili rikoltas la konsekvencon.
Se estas malagrabla konsekvenco,
oni ĉesas fari tiun aferon.
Se estas bona konsekvenco, do, oni daŭrigas la laboron.
Kaj laŭ tiu maniero Martinus klarigas al homoj
kiamaniere oni povas konstrui feliĉan sorton.
Martinus ankaŭ multe skribas pri amo,
ne nur al homoj, sed ankaŭ amo al bestoj.
Kaj ankaŭ bestoj havas la rajton vivi,
travivi la vivon ĝis fino de la vivo.
Li rekomendas ke oni fariĝu vegeterano pro du kaŭzoj.
Unue estas pli bone por la sanstato.
Nun la teraj homoj estas tiom altevoluintaj
kaj ilia konscio havas tiom altaj vibroj
ke tiu laboro por digesti bestan viandon
estas tro forta laboro kaj pro tio
estas malbona por nia sanstato.
Sed por leonoj, katoj, tigroj estas bona manĝaĵo,
ĝi kongruas kun la vibroj de la rabobestoj.
Do, Martinus pensas, ke la kaŭzo de multaj formoj
de malsanoj en la stomako, en la intestoj
regionoj estas kaŭzita de viando-manĝado.
Li ankaŭ diras, ke ne estas bone por la sorto.
Oni ricevas karmon, ne kiel puno,
sed por lerni kio estas malagrabla.
Por la bestoj estas akcidento
ke oni buĉas la bestojn
kaj pro tio, homoj ankaŭ povas morti en akcidento.
Tiu signifas en militoj, sed ankaŭ akcidentoj,
per aŭtoj, aviadiloj, ktp.
Ankaŭ estis "tsunami" , terura afero en la pacifika oceano.
Sed eble estis fiŝkaptistoj, ili ankaŭ kaptis fiŝojn
Kaj ili ne povis spiri sur la tero
kaj poste homoj ankaŭ ne povas spiri en la akvo.
Martinus diras, se oni deziras protekton
kontraŭ akcidentoj, oni mem devas protekti la bestojn.
Li skribis libron "La ideala nutraĵo" pri ĉi tiu temo.
Martinus skribis 9.000 paĝojn.
Tion kion mi povas diri dum unu horo
korespondas al manuskripto de 10 paĝoj.
Estas malfacila tasko klarigi
la tutan mondbildon de Martinus.
Normale oni diras:
"Mi nur vivas unu fojon"*
Martinus diras, ke homoj kiuj tiel diras
ili ne estas sciencistoj, ili estas religiaj.
Fakte, homoj kredas je unu vivo,
ili kredas je la materio, do ili kredas je la morto.
Se oni havas tiun vivkoncepton,
oni diras, ke la vivo ne estas ama,
la vivo ne estas logika kaj la vivo ne estas justa.
Se oni havas eternan vivon,
la vivo estas justa, la vivo estas logika,
kaj la vivo estas ama, ĉar ĉio reguliĝas en eterna perspektivo:
en unu vivo oni estas riĉa,
en alia vivo oni estas malriĉa.
En unu vivo oni detruas sian sanstaton
kaj poste oni rekonstruas bonan sanstaton.
Do, la rezulto de teorio pri eterna vivo
estas ke la vivo estas justa, logika
kaj estas esprimo de la plej alta amo.
Mi ankaŭ volas diri, ke la materiistoj
de kie ili havas sian scion,
Mi estas biokemiisto.
Kiu instruis al la biokemiistoj?
La respondo estas: la naturo instruis al la biokemiistoj.
Ĉu ili mem inventis la biokemion?
Ne. La vivo inventis.
De kie havis fizikistoj, biologiistoj, biokemiistoj
sian scion? De la Naturo.
Do, Martinus substrekas,
la naturo estas la instruisto de la instruistoj,
la naturo estas la profesoro de la profesoroj.
La naturo estas la doktoro de la doktoroj.
La plej granda instruisto estas la naturo..
Ĉu vere la naturo kreiĝis per hazardo?
Ne. Estas la ideo, plano.
Mi skribis pri inteligenta dezajno.
Martinus klarigas pri fizika mondo kaj spirita mondo.
Kaj kiam ni eniras en la spiritan mondon,
iam ni povas kunlabori
pri la konstruo de novaj organismoj.
Mi vidis ludon por infanoj.
Oni povas havi dek diversajn kapojn,
dek diversajn okulojn,
dek diversajn brakojn, dek diversajn krurojn.
Kaj, do, ili mem povas konstrui iun estulon
kun tri kruroj aŭ unu aŭ dek okuloj.
La infanoj ne povis konstrui novajn organismojn
dank´al tiuj elementoj en la ludo.
Sed laŭ Martinus estas ia inteligento en la universo.
Martinus parolas pri la regno de inteligento
aŭ la regno de saĝo.
Kaj tie, estontece, ni ankaŭ povas
labori pri novaj korpoformoj.
Laŭ Martinus estas planoj en la naturo,
estas ideoj en la naturo,
estas spirito en la naturo.
Mi volas transiri al alia temo.
Martinus multe skribas pri la estonta
evoluo sur la terglobo.
Kaj li skribas pri la estiĝo de monda regno.
Martinus pensas, ke estas neeviteble
ke ni atingos al perfekta homregno,
ĉar ni ĉiam eraras kaj rikoltas la konsekvencojn
kaj do ni denove eraras
kaj rikoltas la konsekvencojn.
Tio signifas, ke ni ĉiam fariĝas pli kaj pli saĝaj.
Do, fakte, estas granda avantaĝo
fari multajn erarojn, ĉar do, finfine,
oni lernas kiu estas la diferenco
inter perfektiĝo kaj eraroj.
Veraj homoj faras multajn erarojn hodiaŭ.
Martinus ankaŭ faris simbolon
pri la venonta perfekta homregno.
Ne estas populare paroli pri komunismo hodiaŭ
ĉar la komunismo en Sovetia Unio
ankaŭ estis diktaturo.
Sed Martinus en sia ĉefverko opinias,
ke Jesuo estis la plej unua
kaj plej elstara komunisto en la mondo.
Ĉar se oni agas kiel Kristo agas,
do, oni estas vera komunisto.
Do, oni havas la komunismon en la koro.
Estas pli bone servi al aliaj ol preni de aliaj.
Martinus Kosmologio estas intelektigita kristanismo.
Li montras en logikaj pensovicoj,
kial Jesuo ĉiam faris la ĝustan.
Li ĉiam eldiris la ĝustajn vortojn.
Sed homoj, tiam, ili blinde kredis je la vortoj de Jesuo,
ĉar li povis fari miraklojn.
Li estis filo de Dio.
Li povas fari miraklojn, do, li diras la veron.
Sed ili ne povas kompreni, kial ĝi estas la vero.
Sed nun terhomoj dum 200 -300 jaroj iras en la lernejo.
Kaj nun homoj tre racie pensas.
Do, ili volas havi racian klarigon pri religio
kaj Martinus faris sciencon pri religio
kaj klarigis la regulojn.
La religio estas pli aŭ malpli instruado por la infanoj
aŭ por la homaro sur la infana stadio.
La homaro kreskas kaj kreskas
kaj nun similas al 15-16 jaraj junuloj.
En tiu aĝo oni pensas: la gepatroj estas stultuloj,
mi estas la plej bona, la plej forta en la tuta mondo.
Ili tute ne agnoskas la gepatrojn.
Estas same kun la sendiaj materiistoj.
Ili tre evoluigis la inteligenton,
sed ili volas havi racian klarigon
pri la kerno en la humana mondreligio.
Mi pensas. ke la rezulto de Martinus-mondbildo
multe kongruas ankaŭ kun la Budhismo.
Estas multaj budhismaj elementoj.
Martinus diris: li skribis la veron
kaj la pruvo pri tio estas la vivo mem.
Li ne volis, ke oni kredu je tio, kion li skribis.
Li mem ĉion observis en la vivo
kaj tion oni povas observi en alia loko.
Do, Martinus donas al homoj la eblecon
per mem observi kaj konfirmi la leĝojn kiujn li priskribas.
Nun ja estas esperanto-prelego.
Martinus skribis
pri perfekta homrego, en kiu
ĉiuj homoj parolas la saman lingvon.
La perfekta homrego estiĝos post 3000 jaroj.
Homoj pensas: estas terura longa tempo.
sed vi povas jam hodiaŭ komenci
pardoni viajn malamikojn,
vi povas komenci servi al la aliaj.
Do, vi ne povas atendi,
ke la aliaj homoj perfektiĝos.
Vi ne bezonas plibonigi la aliajn homojn
kaj Martinus eĉ diris "ne perfektigu la mondon,
perfektigu vi mem.
Vi ne povas ŝanĝi la mondon,
sed vi povas ŝanĝi vin mem".
Kaj la vivarto estas sanĝu
vin mem en kristestaĵo.
Do vi faris vian laboron,
kaj la aliaj ankaŭ faras sian laboron.
Mi mem estas konvinkita,
ke Esperanto estos mondlingvo post 500 jaroj.
Sed tion mi ne rajtas diri,
ĉar ĉiuj esperantistoj protestos.
"Ne post 500 jaroj,
devas jam esti post 10 jaroj aŭ post 20 jaroj".
Martinus multe argumentas pro tio,
perfektaj homoj volas havi perfektan lingvon..ĉu ne..?
Estas du ĉefaj kialoj pro tio ke
Esperanto fariĝos mondlingvo.
Ĉiuj naciaj lingvoj estas nelogikaj,
estas esceptoj,
sed planlingvo, kiel Esperanto, estas prencipe perfekta lingvo,
estas detalaĵoj kiuj ne estas logikaj.
Esperanto estas perfekta lingvo,
ĝi estas planita, ĝi estas tute logika,
Ĝi estas perfekta lingvo kaj la perfekta ***
postulas perfektan lingvon.
Li ankaŭ argumentas: "Ne estas ĝusta solvo,
ke nacia lingvo fariĝos monda lingvo.
Do, estos avantaĵo por la angla kulturo,
aŭ por la ĉina kulturo...."
Sed mi pensas, ke la angla lingvo
ne estas malamiko de Esperanto.
Ĝi estas amiko.
Estas multaj diversaj alfabetoj en la mondo..ĉu ne..?
Se oni interesiĝas pri la angla lingvo, oni lernas la saman alfabeton,
kiun oni uzas en esperanto.
Se oni lernas la anglan lingvon, oni ankaŭ lernas multajn vortojn,
kiujn oni uzas en esperanto.
En Martinus Instituto oni multe laboras pri esperanto.
kaj Martinus deziris, ke esperanto estos
la oficiala internacia lingvo de Martinus Instituto.
Ni laboradas pri traduko
de Martinus libroj en Esperanton.
Ni eldonas revuon "Kosmos"
kaj ĉi tie estas senpaga provnumero
se vi interesiĝas pri la afero, vi rajtas veni kaj preni ekzempleron.
En la paragrafo 25 li priskribas
la aferon pri la monda lingvo.
Ĝenerale, Martinus klarigas
en la venonta mondŝtato
la mondregno posedos ĉiujn valoraĵojn.
Ne estos privata posedaĵo,
ne estos kapitalismo,
estos la komunismo laŭ Kristo.
Ne estos mono, oni nur povas pagi
per propraj laborhoroj.
Estos nur unu monunuo, ne estos dolaro, ne estos euro.
La sola valuto estos propra laborhoro.
Oni havos propran kreditkarton
Oni ne povos pagi per la laborhoroj de aliaj homoj.
Oni ne povos ekspluati aliajn homojn.
Hodiaŭ estas riĉaj homoj,
ili posedas la valoron de la laboro de dek homoj,
estas miliarduloj, kiuj posedas valorojn
kiuj korespondas al la laboro de 1.000 homoj, de 10.000 homoj.
Ĉu estas juste, ke unu *** povas akiri
la valoron de la laboro de 1.000 homoj?
Necesas forigi la monon kaj la tuta
komerca principo malaperos.
La mondregno kalkulos kiom da homoj estas
Ĉiu *** devas havi komputilon, televidon, aŭton, ktp,.
Kiom da horoj oni bezonas labori
por produkti tiujn aferojn.
La objektoj venas de la produktejo,
de la fabriko ĝis la konsumantoj.
Ĉu televido pliboniĝas en la vendejo?
Ĉiu por ĉiam komerco malaperos.
Ankaŭ telefonado per poŝtelefonoj estos libera,
ne estos multaj kompanioj kiuj konkurencos,
oni povas vidi ĉiujn televid-programojn
en la mondo senpage, ne estos amaso
de kontrolistoj, ne estos armeoj...
Martinus pensas, ke post kelkaj venontaj mondmilitoj
ĉiuj landoj uniĝos kaj interkonsentos,
ke nur la unuiĝintaj nacioj
rajtos havi mondpolicon.
En Danio oni nun edukas soldatojn
por fari internaciajn taskojn
ne por defendi Danion
sed por fari internaciajn taskojn.
Tiu estas la unua granda paŝo al mondregno.
ke oni interkonsentos, neniu lando
rajtas havi propran armeon, sed ĉiu lando
devas kontribui al la mondpolico.
Martinus detale klarigas pri tiu afero
en la estonteco estos tiom multe da
neŭtilaj profesioj malaperos.
La maŝinoj, la komputiloj estos niaj amikoj,
ni eble nur laboras 10 horojn semajne,
eble nur du horoj, du foje semajne.
Se oni volas havi ekstran kroman aŭton
oni kalkulos, do, vi devas kromlabori
du horojn ĉiu semajne.
Do, oni ne povas ekspluati aliajn,
se oni volas esti iom pli riĉa,
oni mem devas pli labori.
La estonta mondo estos mondo
kie oni laboros laŭ la principo de frateco
egaleco, libereco, amikeco.
Mi ankaŭ volas diri, ke Martinus opiniis
ke Zamenhof estis elektita de la Providenco.
Zamenhof antaŭ la naskiĝo
estis preparita por sia misio.
En antaŭaj vivoj li ja fariĝis geniulo pri lingvoj.
Kaj ĉu vi memoras ke en la unua prelego
de Zamenhof en Boulogne-sur-Mer
la plej unua Universala Kongreso de Esperanto,
Zamenhof diris: "Tra la aero flugas misteraj fantomoj ",
kaj li sentis ke estis iu pli alta forto
kiu apogis lian penon,
kiu apogis la esperantan movadon.
Martinus konvinkiĝis, ke tio estis laŭ dia volo
aŭ laŭ la volo de la Providenco.
Mi pensas ke la plej granda problemo de esperantistoj
estas manko de pacienco.
Oni insistas, ke ni devas atingi
la finan venkon dum mia vivatempo.
Sed la naturo iras laŭ propra vojo
kaj mi estas konvinkita,
ke estas vivo sur aliaj planedoj.
Estas planedoj kiuj estas pli primitivaj,
kun pli primitivaj homoj,
estas pli evoluintaj planedoj
kun pli evoluinta homaro.
En la primitivaj stadioj estas indiĝenaj popoloj
kiuj parolas saman lingvon.
Sed en la evoluo de ĉiu planedo iam
ĉiuj homoj parolas la saman lingvon.
Kiam la planedo atingas sufiĉan altan evoluŝtupon.
Mi pensas,
ne restas longa tempo por la terglobo, nur tri mil jaroj.
Do, la terhomoj pliboniĝas kaj fariĝos perfektaj.
Laŭ opinio de Martinus estas leĝoj por evoluo,
la evoluo ne estas hazarda.
Se oni konas la leĝojn de evoluo
oni ankaŭ povas antaŭvidi
la direkton de la evoluo
kaj la evoluo neeviteble iros al perfektiĝo.
Mi volas mencii se oni suferas,
se oni havas malsanojn,
problemojn, tio ne vane estas.
Ĉiam kiam oni suferas,
poste oni povas senti kun la aliaj.
Se oni mem sentis suferojn,
dolorojn, poste oni povas sentí kun aliaj
kiuj estas en la sama situacio.
Tio signifas, ke fakte, estas bone
fari multajn erarojn kaj havi multe da suferoj
ĉar la sufero, la doloro havas rezulton.
La rezulto estas kunsento
kaj la rezulto estas homamo, estas ĉioamo.
Vivo en la mondo estas teroristoj, malsanoj,
bataloj, laŭ tiu vidpunkto estas bone
ke homoj eraras ĉar ili lernas.
Vidu, ekzemple, Germanion.
Dum mondmilitoj ili multe militis.
Ĉu la germanoj volas plu militi?
Ne, ili ne plu volas militi.
Ili lernis de siaj spertoj.
Tio estas la eterna ekzisto
de ĉiu unuopa estulo
estas la garantio
ke vivo post vivo perfektiĝas.
Martinus antaŭvidas, ke antaŭ la homaro
daŭre estas kelkaj problemoj,
sed tio ne gravas,
ĉar la homaro havas tiom helan
kaj belan estontecon.
Mi gratulas al vi.