Tip:
Highlight text to annotate it
X
Saluton, karaj amikoj!
Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto kore bonvenigas vin
al la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiaoxiong.
Hodiaǔ ni konigos al vi Xi'an-Tamburadon,
kiu estas titolita "vivfosilio de ĉina antikva muziko".
Xi'an-Tamburado havas pli ol miljaran historion,
ĝi originis en la ĉina dinastio Tang (618-907).
Laǔdire tiam generalo nomata He Changqi
instalis tendaron en la urbo Xi'an
kaj ĝuste li alportis la kortegan muzikon al la popola vivo.
Post pli ol 40-minuta veturado,
ni atingis vilaĝon Hejiaying.
Laŭ konigo, la generalo He Changqi siatempe garnizonis ĉi tie.
Kiel posteuloj, plej multaj vilaĝanoj heredas la arton de la antikva tamburado.
Ili ankaŭ fondis ensemblon titolitan Hejiaying.
Ĉiusemajnfine, amasiĝas vilaĝanoj en la malnova domo kaj sin ekzercas.
Samtempe, la domo estas ankaŭ malgranda muzeo pri Xi'an-Tamburado.
Blovinstrumentoj kaj perkutinstrumentoj,
ekzemple, tamburoj kaj ŝengoj, estas ĉefe uzataj en la tamburado.
La muziknoto estas tre aparta,
titolita "duon-ideografiaĵa muziknoto".
kaj la prononco de signoj en ĉi tia muziknoto nur estas la duona de normalaj ĉinaj ideografiaĵoj.
"La muziknoto estas nomata Gongchi-Muziknoto,
aŭ duon-ideografiaĵa muziknoto.
La herediga maniero estas buŝa instruado.
Oni unue lernis de artistoj konon de la muziknoto,
poste lernis muzikinstrumentojn.
Necesas longa tempo."
En la pasinteco, tamburado estis heredata nur inter viroj kaj inter familianoj.
Sekve de la socia disvolviĝo,
multe da viroj laboras eksteren kaj mankas al ili la tempo por ekzerco kaj ludo de la tamburado.
Sed, multaj virinoj laboras hejme, ili havas pli multan tempon.
Tial, en la jaro 2002 virinoj komencis lernadon de la antikva arto.
En Ĉinio popularas ĉi tiaj vortoj:
"Virinoj kaj kapablas ĉeesti al sociala aktivado kaj lertas en kuirado".
Kaj en la vilaĝo Hejiaying,
la vortoj estas ŝanĝitaj kiel jene
"Virinoj kaj kapablas fari tamburadon kaj lertas en kuirado."
He Sukui aĝas pli ol 40 jarojn, estas taksia ŝoforo.
De lundo ĝis vendrede, li kondukas taksion tra xi'an-aj stratoj.
Semajnfine, li kune kun siaj partneroj ludas tamburadon.
nun tamburado jam fariĝis parto de lia vivo.
Krom He Sukui, ankaŭ fremdlandaj amikoj estis altirataj de la antikva muziko.
He Sukui rakontis:
"En 2005, nia ensemblo partoprenis en la 2-a monda kultura forumo en Jordanio, en 2007,
ni prezentis la tamburadon en Malajzio, kaj en printempo de la kuranta jaro ni vizitis Aŭstralion.
Nun mi ankoraŭ memoras la scenon de prezentado en Jordanio.
Tiam, jordania reĝo ĝuste sidis en la unua vico ĉe la scenejo.
La ĉina kulturo sin montris sur la internacia scenejo, pro tio ni estas tre fieraj."
En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento,
itala fama muzikisto Raffaella vizitis la ensemblon Hejiaying.
Reveninte al Italio, li verkis libron titolitan "Ĉinan tradician muzikon".
En la libro ĝuste troviĝas ĉapitro pri la tamburado de Hejiaying.
La vortoj estas, ke "komenciĝis ĉiuj muzikaj fragmentoj per frapo de tamburoj,
kaj pli kaj pli rapidiĝis la melodio laŭ la ritmo."
Nun, la valoro de Xi'an-Tamburado estas konata de la mondo,
ĝi estis titolita "vivfosilio de ĉina antikva muziko".
Ankaŭ pli da homoj, inkluzive de geknaboj, komencis lernadon.