Tip:
Highlight text to annotate it
X
La ŝuldolimo estas kvazaŭ financa armilo de amasa detruo ĉenita al la Usona
registaro pere de la Usona registaro.
Ĉu tio konfuzis vin? Tiuokaze estas tempo por Klarigi la Usonan Ŝuldolimon.
Por kompreni la ŝuldolimon, vi bezonos scii ke Usono dividas financan respondecon inter
la prezidanto kaj la kongreso.
La prezidanto havas du taskojn kiam temas pri mono:
1. Enkasigi impostojn kaj... 2. Elspezi tiujn impostojn por organizi la regumadon.
Tio eble donas al vi la impreson ke la prezidanto, rilate al mono, estas ĉiopova.
Speciale kiam vi aŭdas novaĵo-raportojn pri "la nova biĝeto de la prezidanto" aŭ lia plano "plialtigi
impostojn por merceristoj" aŭ "pli malaltaj impostoj por taxes on abelistoj".
Sed la vero estas tute mala kaj estas la prezidanto kiu ricevas ordonojn.
De kiu?
La kongreso.
La kongreso havas la taskojn fiksi la impostonivelon kaj decidi kiom la registaro
elspezos starigante novan buĝeton.
Do dum la prezidanto ja rajtas proponi buĝetojn al la kongreso, kaj peti ŝanĝojn
en la impostonivelo, tiuj nur estas petoj kiujn la kongreso ne devas prizorgi.
La kongreso rajtas aldoni aŭ subtrahi ion ajn laŭ sia volo de la prezidanta buĝeto aŭ tute
nuligi ĝin kaj starigi novan. La sama validas pri la impostoniveloj.
La kongreso do decidas kion ĝi volas: pontojn, tankojn, konstruaĵojn, juĝejojn, robotojn sur la Marso,
robotojn sur la Tero, Naciajn Parkojn, ajnaĵon – kaj aprobas buĝeton enhavantan tiujn aĵojn.
Kiam buĝeto estas aprobita, leĝe postuliĝas ke la prezidento elspezi la monon listigitan de la kongreso
en la buĝeto kaj pagi ĝin uzante la impostojn kiujn la kongreso fiksis.
Dum pli da impostoj envenas ol elspezoj fariĝas, ĉio estas o kej. [O kej? O kej.]
Sed, preskaŭ ĉiam, la kongreso enigas pli da aĵoj en la buĝeton ol ili envenigas per impostoj,
signifante ke la prezidanto devas pruntepreni monon por kompensi la diferencon.
En plej multe da ŝtatoj, la rakonto finiĝas ĉi tie ĉar se iliaj leĝdonoj aprobis pli da elspezoj
ol ili havas ENspezojn, ili ankaŭ implice aprobis la necesan pruntadon – sed ne
en Ameriko. Ĉi tie la kongreso *ankaŭ* limigas la tutan kvanton de ŝuldoj kiujn Usono povas havi.
Ŝuldolimo sonas kiel bona ideo ĝis vi vidas la real-mondajn sekvojn de la
interago de tiuj du branĉoj registaraj.
Dum la tuta prunteprenita kvanto pliproksimiĝas al la limo, la kongreso kutime montras al la
prezidanto kaj aktoras *ŝokite* ke lia tro-aŭdaca elspezado tiom proksimigis nin
al la ŝuldolimo kiun ili, la modera, prudenta kongreso starigis.
Kaj kvankam fakte ĝustas ke la prezidanto prunteprenis tiun monon, la kongreso
devigis lin fari tion, per aprobi buĝeton pri kio leĝe postuliĝas ke la prezidanto
elspezu ĝin sen ankaŭ aprobi la impostojn necesajnpor kompensi tiun elspezadon.
Do la ŝuldolima disputado esence estas la registara versio de la ludejo klasikaĵo:
"Ĉesu Bati Vin Mem" krom kun aldonita teroro por ĉiu observanto.
Ĉar, kaj tion noti estas grave, la ŝuldolimo ne estas pri estonta elspezado – ĝi ne estas
kresitkarto sur kiu la limo plialtiĝas por ke freneza registara festo povas aranĝiĝi
– la ŝuldolimo estas pri pagi por elspezoj jam faritaj.
Ekzemple, la registaro dungas kompanion por repavimi federacian ŝoseon. Sed se Usono
atingis ŝuldolimon, kiam la kompanio petas esti pagata post kiam la laboro fariĝis, la
registaro ne povas pagi. Tio skuas fidon je Usono kaj ĉar grandaj partoj de la tuttera ekonomio
dependas de la fidindeco de la dolaro, prifuŝi tiun fidon estas gravaĵo.
Sed ekzistas vojo elen: La kongreso povas plialtigi la ŝuldolimon kaj, pro la jam-menciita
teroro, tion ili ĉiam faris.
Do… se ne-plialtigo de la ŝuldolimo eble estas katastrofe kaj la solvo estas simpla kaj
ĉiam elektiĝas en la fino: *Kial tiu debato daŭras monatojn‽*
Ĉar: politiko.
La ŝuldolimo ne troveblas en la konstitucio, la kongreso mem kreis ĝin kaj el ilia
vidpunkto, la ŝuldolimo mojosas ĉar:
1. Ĝi kreas problemon kiun 2. La kongreso (esence) imputi al la
prezidanto kiu 3. Bezonas la solvon kiun nur ili povas provizi.
La kongreso do povas *** la minacon de reciproka financa memdetruo kiel levstangumadon en
negocoj pro kiuj ili profitas per plilongigi ilin ĝis la kiom eble… plej lasta… sekundo.
[Taksu. Abonu. Ne Forgesu Mojosi.]