Tip:
Highlight text to annotate it
X
Saluton, Mejzi.
Ĉu tio estas nova ŝelkopantalono ? Ĝi estas tre eleganta.
Ho! Kie estas viaj piedoj ?
Eble vi faldu la malsupron de la krurumoj por ne stumbli.
Tio estas pli bona.
Nun, kion vi faros hodiaŭ, Mejzi ?
Kio estas tio, Mejzi ?
Ho! Ĝi estas skatolo.
Kio estas en la skatolo, Mejzi ?
Ho! Bonege! Tio estas puzlo.
Ho, ne! Kelkaj pecoj falis sur la plankon.
Kaj vi ja bezonos ĉiujn pecojn, Mejzi.
Tiel estas pli bone.
Nu ... kio ĝi verŝajne estos, Mejzi ?
Ho! Ĉu tio estas nubo, Mejzi ?
Jen rado.
Kaj jen du aliaj radoj.
Kio ĝi povas esti ?
Ho! Kiu estas tiu ?
Estas Karlo. Saluton, Karlo!
Ĉu la nova ŝelkopantalono de Mejzi plaĉas al vi ?
Mejzi kunmetas puzlon, Karlo.
Ĉu vi volas helpi ŝin ?
Kiun pecon vi nun bezonas ?
Ne, ne tiun.
Jes ja, tio estas ĝusta. Bone farite, Karlo.
Tre bone.
Ĉu vi nun povas diveni, kio ĝi estas ?
Rigardu! Ĝi estas trajno.
Hura!
Ho, ne! Ĉu peco mankas ?
Kie ĝi povas esti ?
Ĉu ĝi ankoraŭ restas en la skatolo ?
Ne.
Eble ĝi falis sur la plankon. Ĉu ĝi estas sub la tablo ?
Ho, Karlo! Tio ne estas la peco, kiu mankas. Tio estas ludaŭto.
Eh, kie povas esti tiu peco ?
Ne, ĝi ankaŭ nun ne estas sub la tablo, Mejzi.
Kion vi vidas, Karlo ? Ĉu vi vidas la pecon, kiu mankas ?
Ho! Ĝi estas tie. Ĝi kaptiĝis en la faldaĵo de via nova ŝelkopantalono, Mejzi.
Hura! Bone farite. Estas zebro en la trajno.
Vi finis la puzlon.
Ĝis, Karlo! Ĝis, Mejzi!
-------- Rajdado ---------
Saluton, Mejzi.
Ha! Vi ludas ŝafosaltadon hodiaŭ.
Saluton, Talula.
Ho! Saluton, Cirilo.
Nun estas via vico, Mejzi.
Ha ha ha! La vosto de Cirilo tiklas.
Estas via vico nun, Talula.
Jes, tre tiklas.
Ho! Vidu! Mejzi portas Talulan surdorse.
Tio estis amuza. Ha ha ha!
Do, nun ankaŭ Cirilo volas rajdi.
Ho! Mi pensas, ke Mejzi perdis la spiron.
Kial vi ne rajdigas Mejzin, Cirilo ?
Ho! Jen Karlo. Saluton, Karlo.
Ha ha ha! Mi pensas, ke Talula volas, ke vi rajdigu ŝin, Karlo.
Venu, ĉiuj.
Hura! Nun vi ĉiuj perdis la spiron.
Nun Cirilo rajdu sur ies dorso, Mejzi.
Ho ve! Ankaŭ Karlo ŝatus rajdi.
Mi pensas, ke Karlo estas tro peza por vi, Talula.
Ha ha ha! Nekredeble.
Venu, Mejzi. Ĉu vi povas levi Karlon ?
Hup! Estu singarda! Hup!
Kompatinda Karlo.
Kiu estas sufiĉe granda por porti Karlon surdorse ?
Kompreneble! Eduardo povas rajdigi Karlon.
Hura! Rigardu Karlon.
Tio aspektas amuze.
Venu, ĉiuj! Grimpu supren!
Hoj! Rigardu Eduardon. Li estas tiel granda, ke li povas porti vin ĉiujn surdorse.
Ĝuu la rajdadon, ĉiuj. Ĝis!
---------- Kaŝludo ----------
Saluton, ĉiuj.
Kion vi faras ?
Ho! Kie estas Mejzi ?
Ĉu ŝi estas sub la tablo ?
Ha ha, Mejzi. Mi vidas vin. Vi estas malantaŭ la sofo.
Ho! Pardonu! Vi ludas.
Ha ha ha! Talula trovis vin, Mejzi.
Ha! Mi scias! Vi ludas la kaŝludon 'Sardinoj'.
Nun ankaŭ Eduardo trovis vin.
Kaj Eduardo nun kaŝu sin malantaŭ la sofo kun vi.
Ĉu vi scias, kie ĉiuj sin kaŝis, Karlo ?
Ha ha ha! Jes, ĝuste.
Hura! Bone farite, Karlo.
Nun estas Talula, kiu kaŝu sin.
Ne ŝtelrigardu, Karlo.
Rapide, Talula. Ili venas.
Ŝŝ! Iu supreniras laŭ la ŝtuparo.
Ho! Bone farite, Mejzi. Nun kaŝu vin rapide en la banujo kun Talula.
Jen ili venas.
Ah, Karlo trovis Mejzin kaj Talulan. Hura!
Rapide, kaŝu vin; Eduardo venas.
Ha ha ha! Bone farite, Eduardo.
Nun estas via vico kaŝi vin, Eduardo. Ekiru vi.
Ĉu vi kaŝos vin malsupre ?
Ne, eble tamen ne!
Do, kie Eduardo povas esti ?
Ĉu vi aŭdis bruon, Mejzi ?
Ĉu vi vidas Eduardon, Mejzi ?
Ho! Mi scivolas, kie li povas esti.
Ĉu li estas malantaŭ la kurteno ?
Ne.
Ĉu li estas sub la lito ?
Ne.
Do, mi supozas, ke li ne estas en la dormoĉambro.
Ho! Tie li estas, en la lito.
Ha ha! Bone vi faris, Eduardo.
Adiaŭ, ĉiuj!