Tip:
Highlight text to annotate it
X
Saluton, Interreto,
Mi volas paroli pri Kanado, kiu ĉi-semajne aldonis unu eron al mia 'kialoj-por-ŝati-ŝin'-listo
per la decido abolicii la pencon.
Ĉar mi antaŭ nelonge faris videon nomitan 'Morton al Pencoj' ('Death to Pennies'), ne estu surprizo
ke ĉi movo ricevas egan 'Hura Kanado!'-on de mi.
Do unu-momente hura-u ni Kanadon pro ŝia ekonomia raciismo, rigardu ni kiel
forigi moneron funkcias ekzerce, kaj memorigu ni ŝian fratinon pli sudan kial ŝi eble volos
fari la saman.
La plano de Kanado estas sufiĉe simpla: post kelkaj monatoj la Reĝa Kanada Monerstampejo
malŝaltos la pencofarantan aparaton. Nenio plu.
Do, iel, nenio plu sur la tero ŝanĝiĝos. Pencoj ĉiam ankoraŭ estos laŭleĝa
monsistemero en Kanado, do tiu glaso enhavanta kelkajn centojn da ili, kiujn vi neniam ĝenos nombri, ĉiam
havos valoron ekzakte saman al ĝia hodiaŭa.
Kaj en vendejoj ĉiam ankoraŭ estos tiu ulo paganta per la ekzakta moneroj.
Sed post kiam ili pene nombris iliajn rarajn (senvalorajn) pencojn, la vendejo
ree sendos tiujn al la Reĝa Kanada Monerstampejo por estu ili fandigitaj. Tiel la penco-provizo
malrapide malkreskos, dum tempo pasas, kiel afabla duonvivo-kurbo.
Sed, dum la penco funkcie foriros, prezoj listigitaj per unu-cendo-intervaloj
ne foriros.
Via kafo kaj 'TimBit'-oj ĉiam ankoraŭ kostos same multe kaj kiam vi venas al la kaso
la suma kvanto (post-imposte) ankoraŭ havos unuoblajn cendojn.
Kaj se vi pagas karte, tiu ekzakta kvanto estos deprenata de via konto.
La ununura diferenco estas: Se vi pagas kontante, ne karte, *kaj* ne havas iujn pencojn,
per kiuj vi povus malŝpari la tempon de ĉiu alia, tiam la prezo estos rondigita al la plej proksimaj
kvin cendoj.
Kaj jes, rondigante vi kelkfoje gajnos kaj kelkfoje perdos, sed -- kaj ĉi tiu estas
la iom frapanta aĵo -- ambaŭkaze unu aŭ du cendoj da diferenco ne estas prizorginda;
ĉi tiu estas kial Kanado povas ĝenerale sendanĝere abolicii la pencon.
Devige, tamen, ĉi tiu estas la poento de ĉi diskuto, kiam penco-subtenantoj proponas
ke abolo de ĉi senvalora monero igos prezojn kreski kaj viajn ŝparaĵojn malkreski.
Sed pruvo por ĉi pretendo ne ekzistas ĉar multaj ŝtatoj faris ĉi tion antaŭe
sen iu malbona rezultato.
Certe, monerkolektantoj kaj senefikeco-ŝatantoj estos malgajaj vidante la pencon foriri sed totale
tiu estas ega gajno por Kanado ĉar presi monon ne estas senkosta. La kosto por fari unu-cendo-pencon
estas 1.6 cendoj.
Do ĉiun jaron, kiam Kanado vizitas la monerstampejon, ŝi elspezis 29 milionojn dolarojn por aĉeti pencojn
kun 18 milionojn dolarojn da valoro -- efike forĵetante 11 milionojn dolarojn per jaro.
Nu, evidente abolicii pencojn ne simple ekvilibrigos la buĝeton, sed ĝi estas la plej facila,
plej racia ejo komenci.
Gratulojn, Kanado! Sekvu aliaj ĉe via pado.
P.S.
Se vi volas scii pli pri kial antaŭ ĉio la Usono aboliciu la pencojn,
vi povas aŭ rigardi mian videon pri la temo aŭ aŭskulti kunan penco-malŝatanton Ĝon Grin (John Green)
brak-svinge koleriĝi pri ne nur pencoj, sed ankaŭ nikeloj, kiuj estas eĉ pli malbonaj.
Mi ankaŭ alŝutos novan ĉefan videon je la sekvonta semajno aŭ la semajno sekvonta tiun sed se vi volas helpi
min fari videojn pli rapide, aliru al mia retpaĝo por helpi je la fakt-kontrolado por venontaj
projektoj.
Dankon por la vidado.�