Tip:
Highlight text to annotate it
X
Noktomezo en Esperantio
Bonvenon; jen la sportnovaĵoj de la 19-a de novembro 2012;
informas Maximiliano Catania
FORMULO 1: GRANDA PREMIO DE USONO
Lewis Hamilton de McLaren venkis en la kurejo de Aŭstino. La brita ŝoforo estas akompanita
en la podio de la germano Sebastian Vettel kaj la hispano Fernando
Alonso.
FUTSALO: MONDPOKALO DE TAJLANDO 2012
Brazilo supervenkis Hispanion per 3-2 en la finala matĉo de la turniro
kaj tiamaniere la teamo sudamerika envice gajnas la pokalon.
La golojn de l' kvinobla ĉampiono faris Neto kaj Falcão.
POLOO: ARGENTINA TURNIRO DE PALERMO
La teamo La Dolfina supervenkis Magual-on per 17-9;
la ludisto Adolfo Cambiaso - dank' al ses golojn kiujn li faris en la matĉo -
atingis la rekordkvanton de 700 en tiu turniro.
Alimatĉe, Pilará supervenkis Alegría-n per 13-12.
Ĉi tiuj estis la hodiaŭaj sportnovaĵoj;
dankon pro aŭskulti;
ĝis la venonta elsendo!