Tip:
Highlight text to annotate it
X
En la nomo de St James Ethics Centre, The Wheeler Centre,
The Melbourne Food kaj Wine Festival, The Age,
de la urbo Melbourne kaj ABC, en la nomo de ĉiuj, kiuj laboris kune por
realigo de ĉi tiu aranĝo, mi volas bonvenigi
sinjoron Philip (iama vicprezidanto de Citibank kaj ĝenerala manaĝero de Citicorp)
La reĝo Lear malfrue nokte sur klifo petas la blindan grafon el Gloucester:
"Kiel vi vidas la mondon?" Kaj la blinda viro el Gloucestero respondas:
"Mi vidas ĝin trasentite." Kaj ĉu ne ni ĉiuj vidu ĝin same?
Bestojn ni devas forigi de manĝokartoj, ĉar ankaŭ ĉi-nokte ili terure krias en buĉejoj,
en transport-paledoj kaj kaĝoj. En malhonorigaj gulagoj de malespero.
Mi aŭdis krion de mia mortanta patro, pro kancero, kiu mortigis lin.
Kaj mi ekkonsciis, ke ĉi tiujn kriojn mi jam antaŭe aŭdis.
En buĉejoj, ĉe pikdetruado de okuloj kaj tranĉado de tendenoj, sur ŝipoj transportantaj bestojn al la buĉejoj
de Mezoriento, kaj de mortanta balen-patrino, kiam japana harpuno eksplodas en ŝia cerbo
kaj dum tio ŝi vokas sian idon. Ŝiaj ekkrioj estis krioj de mia mortanta patro.
Mi eksciis, ke kiam ni suferas, ni suferas egalgrande.
Kaj en sia kapablo suferi hundo estas porko, porko estas urso... kaj urso estas knabo.
Viando estas nova asbesto - pli mortiga ol tabako.
CO2, metano, nitrogena oksido (N2O) de bestobredado mortigas niajn oceanojn per acidaj
hipoksaj mortaj zonoj. El 90% da malgrandaj fiŝoj oni faras granulojn
por nutri brutaron. Bovo, herbomanĝulo nun dank´ al tio estas la plej granda
mara predulo. La maroj mortas. Ĝis la jaro 2048
fiŝkaptado estos mortinta. La pulmo kaj vejnoj de nia tero.
Miliardojn da junaj kokoj oni dishakigas vivantaj, simple pro tio, ke ili havas masklan sekson.
Nur 100 miliardoj da homoj ĝis nun vivis sur la tero. 7 miliardoj vivas nun. Kaj ni torturas kaj mortigas
2 miliardojn da bestoj ĉiutage. 10 mil speciojn oni ĉiujare ekstermas
dank´ al agado de la ununura specio. Nun ni travivas la 6-an amasan ekstermadon
en la tuta kosma historio. Se tion alia organismo farus, biologoj nomus ĝin
viruso. Tio estas krimo kontraŭ humaneco nekredeble grandega.
La mondo ŝanĝiĝas.
Antaŭ 10 jaroj "Twitter" estis birda voĉo, "www" estis rompita klavaro, "cloud" estis sur la ĉielo,
"4G" estis parkum-loko, "google" estis rukto de infano, "Skype" estis tajperaro, "Al-Kaida" estis mia instalisto.
Victor Hugo diris: "Nenio pli fortas ol la ideo,
por kiu venis la tempo."
Rajtoj de bestoj nun estas la plej grava demando de socia justeco post abolico de sklaveco.
Sur la mondo troviĝas 600 milionoj da vegetaranoj.
Tio estas pli ol Usono, Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Kanado kaj Aŭstralio kune!
Se ni estus unu nacio, ni estus pli grandaj ol 27 ŝtatoj de EU!
Malgraŭ tiu grandeco ni daŭre estas premataj de karteloj, kiuj ĉasas, pafas kaj mortigas,
karteloj, kiuj kredas ke perforto estas respondo - kvankam tio estu eĉ ne demando.
Viando estas murda industrio - mortigado de bestoj, fare de ni
kaj ankaŭ de niaj ekonomioj. Midacare jam bankrotis en Usono,
ili bezonas 8 trilionojn da $ en ŝtataj obligacioj por pagi procentaĵon. Sed ili havas nulon!
Ili povas fermi ĉiun lernejon, armeon, maristaron,
aviadistaron, FBI kaj CIA - kaj malgraŭ tio ili ne kapablos tion pagi.
Cornell kaj Harvard diras, ke optimuma kvanto de viando por sana nutrado estas precize nulo.
La akvo estas nova "petrolo" por hodiaŭ. Pro ĝi nacioj baldaŭ
militos. Subteraj provizejoj, kiuj pleniĝis dum milionoj da jaroj,
komencas iĝi malplenaj. Por produkti 1 kg da bovaĵo bezonatas
50 000 litroj da akvo. Unu miliardo da homoj malsatas. 20 milionoj da homoj
mortas pro subnutrado. Redukto de viandokonsumado nur je 10% nutrus 100 milionojn da homoj.
Forigo de viando de niaj manĝokartoj ĉesigos malsatadon por ĉiam.
Se ĉiu nutrus sin laŭ la "okcidenta maniero" (ĉefe viando), ni bezonus du planedojn por vivteni sin.
Sed ni havas nur unu. Kaj ĝi mortas. Forcejaj gasoj de bestobredado estas 50% pli multaj ol
tiuj de trafiko... aviadiloj, trajnoj, ŝarĝaŭtoj, aŭtomobiloj kaj ŝipoj.
Malriĉaj landoj vendas grenon al Okcidento, kaj iliaj propraj infanoj malsatas.
Kaj mi ĉi grenon uzas por bredi bestojn, por ke ni povu manĝi stekon? Ĉu nur mi sola vidas en tio krimon?
Per ĉiu glutpeco de viando, kiun ni manĝas, ni batas plorantan vizaĝon de malsatanta infano.
Kiam mi rigardas iliajn vizaĝojn, ĉu mi silentu? Nia Tero kapablas produkti sufiĉe por ĉiu.
Sed ne por monavido de ĉiu. Ni frontas perfektan ŝtormon.
Se iu nacio evoluigus armilon, per kiu ĝi povus kaŭzi similan katastrofon sur Tero,
ni ekus preventan militan atakon kaj forbombardus ĝin ĝis bronzepoko.
Sed ĉi tie ne temas pri krima ŝtato. Ĉi tie temas pri industrio. Bona mesaĝo estas, ke ni ne bezonas bombi ĝin.
Ni simple povas ĉesi aĉeti ĝin. George Bush eraris. La akso de malbono ne iras
tra Irako, Irano aŭ Norda Koreio. La akso de malbono iras tra niaj manĝotabloj.
Amasdetruaj armiloj estas niaj tranĉiloj kaj forkoj.
Nia oferto estas "Svisa armea tranĉilo" de estonto - ĝi solvas nian vivmedion, akvon, sanon,
kaj finos kruelecon por ĉiam. La ŝtonepoko ne finiĝis pro manko de ŝtonoj.
Tiu ĉi kruela industrio finiĝos, ĉar mankos pretekstoj.
Same kiel 1- aŭ 2-centa monero: ankaŭ valoro de viando estas malpli alta ol ĝiaj produktokostoj.
Kaj farmistoj estos la unuaj kiuj gajnos. La farmado ne finiĝos, sed ekfloros.
Nur ili ŝanĝos produktojn. Farmistoj akiros tiom da mono, ke ili eĉ ne volos
kalkuli ĝin. Registaroj amos nin. Novaj industriaj branĉoj aperos kaj evoluos.
Elspezoj por publika sanasekuro malkreskos. Atendolistoj en hospitaloj malaperos.
Damne, "Ni estos tiom sanaj, ke ni devos iun pafmortigi
por ke ni konstruu tombejon!" Hodiaŭ vespere mi havas por opozicio du alvokojn.
1. Viando kaŭzas grandan skalon da kanceraj kaj koraj malsanoj. Ĉu vi povas diri malsanon
kaŭzitan de vegetara nutraĵo? 2. Mi subtenas la trilogion Earthlings (Teranoj).
Se opozicio sentas sin tiel forta, mi alvokas al sendo de DVD kun la filmo Earthlings
al ĉiu kolego kaj kliento. Venu, mi alvokas vin.
La bestoj ne estas nur alia specio. Ili estas alia nacio. Kaj ni ilin murdas.
La mapo de paco troviĝas en manĝokarto. La paco ne estas nur manko de milito. Ĝi estas ĉeesto de justeco.
La justeco ne rajtas preferi rason, haŭtkoloron, konfeson aŭ specion.
Se tiel okazos, ĝi fariĝos armilo de teroro. Kaj nun temas pri neimagebla teroro
en tiuj teruraj "Guantanamos" - grandbredado kaj buĉejoj. Se buĉejoj estus konstruitaj el vitro, ni tute
ne bezonus ĉi diskuton. Mi kredas, ke povas ekzisti nova mondo.
Kaj dum silenta nokto mi povas aŭdi kiel ĝi spiras. Ni forstreku bestojn el niaj manĝokartoj
kaj forigu ilin el tiuj torturejoj. Mi petas voĉdonu hodiaŭ por tiuj,
kiuj havas neniun voĉon. Mi dankas al vi.