Tip:
Highlight text to annotate it
X
Jen la lastaj novaĵoj de BBC World News;
informas Maximiliano Catania
IRAKO: 19 MORTINTOJ KADRE DE EKSPLODOJ DE BOMBAŬTOJ
Nacia polico diris ke tiom da homoj mortis ĉimarde
post tri unuopaj atakoj en Bagdado.
Aldone, pli ol 70 personoj vundiĝis.
HUNGARIO: POLEMIKO POST PROPONO DE "LISTO DE JUDOJ"
La nacia registaro kondamnis la komentojn faritajn
de deputito naciista kiu petis liston de tiulandaj judoj
ĉar ili estas "danĝero por la Nacia Sekureco".
Márton Gyöngyösi, de l' partio Jobbik, aldone sugestis
ke jam estas tempo eltrovi
kiom da hungaraj politikistoj estas juddevenaj.
LATINAMERIKO: STUDO SUGESTAS KE ESTAS MALPLI DA MALRIĈECO
La Komisiono Priekonomia por Latinameriko kaj Karibio
eldonis raporton kiu informas ke la regiono finos la jaron
kun malpli miliono da malriĉuloj kompare al 2011.
Laŭ tiu organizaĵo de l' Unuiĝintaj Nacioj,
Latinameriko havas nuntempe 167 milionoj da personoj
suferantaj pro aĉa ekonomia situacio.
Ĉi tiuj estis la lastaj novaĵoj de BBC World News