Tip:
Highlight text to annotate it
X
Kunqu-opero estas vivmaniero de la antikva ĉina klerulo
——dialogo kun Zhou Xiao, direktoro de ĉina Kunqu-opera Muzeo
Tiam, en la plej prospera periodo de Kunqu,
la Kunqu-opera grupo plejparte apartenis
al familioj de kleruloj aǔ ŝtatoficistoj.
La nombro de tiaj opergrupoj superis 1200,
sed tiu de turneantaj operagrupoj estis nur kelkdek,
kiuj profesie laboris pri Kunqu-opero.
Prezento de la familiaj operagrupoj
ne celis por ĉasi profiton,
en la familio la rolo de la operagrupoj estis amuzo.
Kiam la kleruloj havis gravajn jubileojn,
ceremoniojn aǔ festojn,
ili ofte invitis la familian operagrupon por prezenti.
Por spertigi al modernuloj la antikvan vivmanieron,
de la jaro 2007, Kunqu-opera Muzeo aranĝas spertan projekton de Kunqu-bankedo.
Ni faras la kulturan projekton de Kunqu-bankedo kaj esperas,
ke neprofesiaj ordinaraj spektantoj aǔ tiuj homoj,
kiuj ne konas Kunqu-operon,
per sia rutina kaj viveca maniero spertos Kunqu-operon
kaj ĝuos la plej tradician prezentmanieron de Kunqu-opero.
Al profesiaj personoj, Kunqu-opero estas arto,
tamen al ordinaraj personoj, ĝi nur estas simpla vivmaniero.
Prezentadi Kunqu-operon sur la antikva scenejo estas la plej tradicia prezentmaniero,
kaj kompare kun spekto de Kunqu-opero en moderna teatro, tio donas tute malsaman senton.
La antikva scenejo en Ĉina Kunqu-opera Muzeo havas sian apartan ĉarmon,
post pli ol 100 jaroj de ĝia establiĝo, ĝi ankoraǔ prezentadas Kunqu-operon al la spektantoj.
Tiu antikva scenejo havas pli ol 100-jaran historion.
Konservate ĝis nun,
en la tuta lando, ĝi estas plibona kaj plidelikata antikva scenejo.
Sur la scenejo estas la kasona supro nomata volba kasono,
ĝi havas funkciojn por koncentri kaj dissendi sonon.
Kvankam la antikva scenejo havas pli ol 100-jaran historion,
tamen nun ni ankoraǔ uzas ĝin por prezentado.
Niaj aktoroj ne uzas mikrofonon,
speciale la aktoroj de Kunqu-opero,
tial ni tre bone revenigas ĝian originan akustikon.
Nun en ĉiu semajnfino, en Kunqu-opera Muzeo estas Kunqu-prezentado.
Pli kaj pli multaj junaj spektantoj estas altirataj de treniĝa kaj milda sono el la korto
kaj havas puran senton alportatan de Kunqu-opero.
Post enlistiĝo en la katalogon de homaraj nemateriaj kulturaj heredaĵoj,
speciale post apero de la junulara versio de Peonia Pavilono,
Kunqu-opero levis grandan ondon en fervoro.
De tiam, plejparto de personoj,
kiuj iras al Kunqu-opera Muzeo kaj spektas la operan prezentadon,
estas junuloj kaj ĉefe estas studentoj de superaj lernejoj.
De-komence Kunqu-opero estas arto preferata de kleruloj.
Studentoj de superaj lernejoj,
kies scioj akumuliĝis ĝis lernado en la universitato,
havas bazon por spekti Kunqu-operon.