Pluto: ĉu planedo aŭ ne? Antaŭ ol ni povas solvi ĉi problemon, ni bezonas
scii kion signifas la vorto 'planedo', kaj tiu alportas nin malantaŭen al la praaj Grekoj, kiuj nomis
Merkuron, Venuson, Marson, Jupiteron, Saturnon, la Lunon kaj la Sunon planedoj. Principe, se io moviĝis
tra la ĉielo kaj briladis, tiu estis planedo. Jen aĉa komenco de la vorta, ĉar
1) la Tero restas ekskludata de la listo kaj 2) ekstreme malsimilaj objekto estas kungrupitaj.
Sed la Grekoj ne povis scii kiel malsimila estas la Luno de la Suno, ĉar la plej bona
teknologio por rigardi la Universon kiun ili posedis estis ĉagrene limigita.
Estis daŭronta kelkaj miloj da jaroj ĝis la diligentecaj Nederlandanoj faros la plej fruajn teleskopojn
kaj astronomio iĝos multe pli interesa. Astronomistoj nun povis memfide reordigi
la Sunsistemon -- eleganta scienca movo antaŭen, kiun neniu povus iel malakcepti --
kaj reklasifiki ĝiajn erojn, igante Sunon kaj Lunon malpliiĝi de la er'-aro de la planedo-listo kaj
aldonante la Teron. Nun, se iu ĉirkaŭ-orbitis la Sunon, tiu estis planedo.
Dum tempo pasis kaj teleskopoj pli-kaj-pli-boniĝis, ĉiu nova jarcento kunportis kun si
malkovron de nova planedo. Ĉi afero alportas nin al la konata Sunsistemo:
naŭ planedoj ĉirkaŭ-orbitantaj unu stelon. Kaj rigardado de ĉi modelo igas onin scivoli:
kial volas astronomistoj igi Pluton preterlasata? La problemo estas: bildoj similaj al ĉi tiu
estas mensogoj. Nu, ne ekzakte mensogoj, sed malhelpemaj. Ili donas impreson ke la planedoj
estas iom simile grandaj kaj iom egale interspacitaj, sed la vero ne povus esti pli diferenca.
Ĉi tie, koraj Teranoj, estas nia hejmplanedo, la Tero, kaj ĉi tiu estas Jupitero apud ĝi je korekta
skalo -- sufiĉe pli granda ol vi verŝajne pensis. Se ni prenas ĉi planon kaj ĝustigas ĝin per la
korektaj grandecoj de la planedoj, ĝi aspektas ĉi tiel. Krom se vi estas rigardanta ĉi videon
per tut-ekrana HD (alta-difino)-maniero, eble ne eĉ videblas Pluto.
Do diferencoj de grandecoj vastas, kaj Pluto estas la plej malgranda je ega diferenco. Sed ĝi ne nur malgrandas
relative al aliaj planedoj, sed ankaŭ relative al sep lunoj: Tritono, Eŭropo, nia propra tera luno, Ioo, Kalisto,
Titano kaj Ganimedo. Eĉ se oni vidigas la korektajn relativajn grandecojn,
la distancoj ankoraŭ estas problemo. Pensadu pri tio, se Jupitero estus tiel proksima al la Tero, ĝi
ne aspektus kiel punkto en la nokta ĉielo, sed ŝajnus sufiĉe superŝuta -- do ĝi
devas esti ege malproksima, kio igas desegni ĝin skale sufiĉe malfacila. Se vi igus
la longon de paperpeco reprezenti la distancon inter Merkuro kaj Pluto, ega
Jupitero estus same granda kiel polv-akaro sur tiu paĝo, kaj Pluto kiel bakterio.
Sed ekskludi Pluton de la planedo-klubo nur pro ke ĝi estas eta kaj fora ne estas sufiĉa racio
kaj rapide venigas la Pluto-defendantojn. Por kompreni, kio Pluto vere estas,
unue diskutindas planedo, pri kiu vi neniam aŭdis ion ajn: Cereso.
En la jaro 1801, astronomistoj trovis novan planedon ĉe la ega spaco inter Marso kaj Jupitero
-- ĝi estis eta planedo, sed ili tamen amis ĝin kaj nomis ĝin Cereso.
La sekvan jaron, astronomistoj trovis alian etan planedon ĉe la sama regiono kaj nomis ĝin Palaso.
Kelkajn jarojn poste, ili trovis trian, Junonon, kaj poste, sufiĉe komike, kvaran,
Veston. Kaj dum kelkaj jardekoj, infanoj lernis pri la 11 planedoj de la Sunsistemo.
Sed: astronomistoj adis trovi pli kaj pli da ĉi objektoj kaj iĝis pli kaj pli malkomfortaj
nomante ilin planedoj, ĉar ili multe pli similis unu al la alia, ol al la planedoj ĉe ambaŭ
flankoj, do nova kategorio naskiĝis: asteroidoj ĉe la asteroida zono -- kaj la etaj planedoj
estis re-etikedigataj, kio estas kial vi neniam aŭdis pri ili. Kaj tio ankaŭ estis bona decido, ĉar
astronomistoj nun trovis centojn da miloj da asteroidoj, kio estus multa por esti parkerata
de infano, se ili ĉiuj ankoraŭ estus planedoj. Reen al Pluto! Ĝi estis trovata je 1930, iĝante
la naŭa planedo. Plej fruaj taksoj diris ke Pluto estas proksimume same granda kiel Neptuno, sed post pluaj observadoj
tio estis korigata malalten, kaj malalten, kaj malalten. Dum Pluto malgrandiĝadis, astronomistoj komencis
trovi aliajn, similajn objektojn orbitantajn ĉe la sama zono.
Ĉu sonas tio konata? Dum lernantoj adis parkeri la naŭ
planedojn, iuj astronomistoj komencis ne plu voli alkalkuli Pluton, ĉar la grando-taksoj
adis malgrandiĝi, ili lernis ke Pluto plej multe konsistas je glacio, kaj ili adis
trovi multajn kaj multajn glaciajn objektojn ĉe la bordo de la Suna Sistemo ĝuste kiel Pluto.
Ĉi problemo povus esti ignorata, dum neniu trovas glacio-sferon pli grandan ol Pluto, kio
estas ĝuste kio okazis je 2006 per la malkovrado de Eriso. Ankoraŭfoje, astronomistoj
re-ordigis la Sunsistemon kaj kungrupigis ĉi forajn objektojn, Pluto inkluzive, en
novan zonon nomatan la Kujper-zono. Kaj ĉi estas la historieto de Pluto -- miskategorigita
planedo, kiu finfine trovis sian hejmon -- ĝuste kiel Cereso. Sed ĉi historieto vere estas malpli pri
Pluto, ol pri kompreni ke la vorto 'planedo' ne tre helpemas.
La unuaj kvar planedoj ne iel ajn similas al la sekvaj kvar, do eĉ estas ete
strange kungrupigi tiujn ok, kio estas kial ili ofte NE estas kungrupigataj, sed estas dividataj
en Terecajn Planedojn kaj Gasgigantojn. Kaj nun, kiam ni havas teleskopojn kiuj povas rigardi
planedojn ĉirkaŭ fremdaj steloj, kaj trovis interstelarajn planedojn ĉirkaŭ-drivantajn en malplena spaco
kaj Brunajn Nanojn -- objektoj malklarigantaj la linion apartigantan planedojn kaj stelojn -- la vorto
planedo eĉ pli malklariĝas. Do dum ni pligrandigas nian scion pri la Universo,
la kategorio 'planedo' probable ados evolui, aŭ eble tute ĉesos esti
uzata. Sed, dum la nuna tempo, la plej bona maniero kungrupigi
la aĵaron en nia Sunsistemo estas en unu stelon, ok planedojn, kvar Terecajn, kvar
Gasgigantojn, la asteroidan zonon kaj la foran Kujper-zonon, hejmo por Pluto.