Tip:
Highlight text to annotate it
X
MoleClues TV prezentas
Nobelpremio pri ĥemio 2008 simple klarigita. Kiu gajnis ĝin kaj kial?
Tiu meduzo verde fluoreskas ĉirkaŭ la ekstera rando, kiam ĝi agitiĝas.
Kio fluoreskigas ĝin?
En 1961, Osamu Ŝimomura intencis kun aliaj sciencistoj trovi la respondon
Ili sukcesis apartigi du proteinojn igantajn la meduzon fluoreski.
Ili nomis ilin ekvorino kaj verda fluoreska proteino
Malmulto sciigis, ke multajn jarojn poste la verda fluoreska proteino...
ŝanĝos la sciencan mondon.
Normale proteinoj ne videblas en mikroskopo, sed verde fluoreska...
...proteino (GPF) sorbas transviolan aŭ bluan lumon kaj verde lumas
Ĉu ne ŝatindus povi ligi GFPon al alia proteino interesanta vin studantan...
...por povi vidi vian proteinon fluoreski? Eble eĉ en aliaj organismoj?
La dua Nobelpremiito, Martin Chalfie, demonstris, ke tio efektive eblas!
Ĉiu proteino en niaj ĉeloj estas produktata per ŝalto de specifa sekvenco en nia DNA, geno
Chalfie intermetis la genon, kiu kodigas GFPon apud la geno, kiu faras alian proteinon
Kiam proteino estas farata, ĝi estas aŭtomate ligata al GFP... luma proteino produktitas!
Nun sciencistoj povas precize vidi, kie la proteino estas en ĉelo kaj sekvi ties moviĝojn per mikroskopo
Roger Tsien rigardis al molekulaj detaloj de GFP kaj sukcesis ŝanĝeti ĝin...
...por produkti novajn tipojn eligantajn diverskoloran lumon
Nun esploristoj povos vidi proteinojn interagi en ĉelo markinte ĉiun per malsama koloro...
...multkolore fluoreskaj proteinoj rivelas la sekretojn de vivo ene de ĉelo
Nun GFP kaj similaj proteinoj estas gravega ilo en scienco por lumigi kaj mikroskope vidigi laborantajn molekulojn.
Iuj vere sensaciaj aplikoj inkluzivas musojn fluoreskajn en transviola lumo (en medicina esploro)...
...kaj Glofish - fiŝo "ardanta" danke al ligita fluoreska geno.
Disutu la Nobelpremion kaj aliajn aĵojn ĉe MoleClues