Tip:
Highlight text to annotate it
X
Saluton, karaj amikoj!
Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto kore bonvenigas vin
al la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiaoxiong.
La 30-a Monda Hortikultura Ekspozicio
okazas en la distrikto Chanba de la antikva urbo Xi'an.
Tiu ĉi tre aminda pupo estas talismano de la hortikultura ekspozicio,
kaj ĝia dezajno inspiriĝis el granatfloro,
ĉar la urbo Xi'an estas abunda je granatoj.
Laŭ la ĉina tradicio granato simbolas fekundecon kaj riĉan rikolton,
tial lokaj homoj tre ŝatas granatojn kaj prenis granatfloron kiel la urban floron.
Ĉi-foje la urbo Xi'an elektis granatfloron
kiel talismanon de la 30-a Monda Hortikultura Ekspozicio.
Oni nomas ĝin Changan-floro,
ĉar Chang'an estas la malnova nomo de la urbo Xi'an.
Nun sekvu min kaj la amindan Changan-floron
al la hortikultura ekspozicio!
La Monda Hortikultura Ekspozicio estas rigardata la hortikulturista olimpiko.
Ĝi originis el la mezekopa foiro en Eŭropo.
La plej frua hortikultura ekspozicio
estis la printempa florekspozicio en Londono en 1862.
La Monda Hortikultura Ekspozicio jam du fojojn okazis en Ĉinio,
respektive en la suda urbo Kunming en 1999
kaj en la nordorienta urbo Shenyang en 2006,
kaj nun ĝi estas gastigita al la antikva urbo Xi'an.
Nun mi estas ĉe kiosko de la volontula servo.
En mia mano estas mapo de la ekspozicia zono.
Volontulo Xiao Li gvidos nin al la ekspozicia zono por trarigardo.
Nun ni troviĝas en la areo E de la ekspozicia zono,
proksima al la enirejo Debao,
kaj ambaŭflanke de ni estas fremdlandaj ĝardenoj.
Ĉi tie estas 9 fremdlandaj pavilonoj, kaj tie estas 11.
Apud la vojo estas majstro-ĝardeno.
Laŭ tiu ĉi ĉefvojo vi povas atingi la Mondan Parkon,
Ĝardenon de Magia Ŝtono,
Sabloskulptaĵan Ĝardenon,
Gardenon de Hundoj, kaj tiel plu,
ili estas plej preferataj de la vizitantoj.
Iru plu tien, kaj vi povas vidi restoraciojn kun loka gusto.
Pli antaŭe estas la Turo de Chang'an,
kiu ĉiam altiras multajn vizitantojn.
Krome estas la Ĝardeno de Naturo,
kelkaj malgrandaj ĝardenoj,
kaj tie estas fremdlandaj pavilonoj,
ekzemple la sud-korea kaj la japana.
La vizitantoj kompreneble tre volas rigardi diversajn florojn.
Ĉi tie estas tagetoj el Nederlando,
kokosujoj el Sudorient-Azio,
spektabiloj el Nord-Koreio kaj ankaŭ spacialaj plantaĵoj,
kiuj estas en tiu ĉi spaciala plantoĝardeno.
Enirinte la zonon tra la enirejo Debao,
la vizitantoj povas preni elektran veturilon
al la spaciala plantoĝardeno kaj la veturo bezonas nur 10 minutojn.
Balzamino kaj taĝeto, kiujn ni vidas ĉi tie,
estas sendiferencaj de tiuj en aliaj lokoj,
tamen ili povas pli multe elteni varmon, malvarmon kaj sekecon ol la ordinaraj.
Tiu ĉi estas spaciala balzamino,
la nova speco bredita per kosma vojaĝo.
Origine ĝi apartenas al forcejaj floroj kaj ne povas bone kreski sur nekovrita parcelo.
Per spaciala bredado oni povas elekti utilajn variantojn el la semoj por kultivi novajn specojn.
Spaciala bredado estas aldono al tradiciaj metodoj.
Kiam oni ne povas venki malfacilojn per kutima bredado,
oni aplikas la spacialan bredadon.
Ĝi estas la vojo venki iujn botel-kolajn malfacilojn.
Ekzemple, iuj floroj tre malofte videblas en la naturo pro apartaj koloroj,
tial oni sendas iliajn semojn al la kosmo per spacveturilo por naskiĝi pli da variantoj,
kiuj povas doni pli da koloroj.
Krome oni sendas al la kosmo semojn de iuj plantaĵoj
por bredi novajn specojn kiuj estas pli fortaj kontraŭ malsanoj.
Tial la spaciala bredado povas atingi malsamajn celojn.
En la pasintaj jaroj 15 revenigeblaj satelitoj kaj 7 ***ŝipoj de Ĉinio
kunportis al la kosmo ĉirkaŭ mil specojn da plantsemoj,
provtubaj pantidoj, mikrobaj kolonioj kaj aliaj materialoj,
kaj tiel Ĉinio ricevis grandan kvanton da novaj specoj.
Nun Ĉinio havas 393 specojn de 9 kategorioj de agrikulturaj plantaĵoj,
kaj pli ol 70 specoj estis konfirmitaj de specialistoj
dum ŝtat-nivela aŭ provinc-nivela taksado.
Karaj amikoj, ni estas teamo de la programero Vojaĝi al Xi'an kun Xiao Xiong.
Nun ni daŭrigu nian viziton en la hortikultura ekspozicio.
La ekspozicia zono estas tre granda,
tial oni povas veturi per elektra veturilo aŭ biciklo.
La veturo per elektra veturilo kostas 25 juanojn,
kaj lupreno de biciklo kostas 15 juanojn por unu horo.
Ĉiu havas sian propran guston.
En serena tago de la ora aŭtuno ankaŭ piedirado estas tre agrabla.
Survoje oni povas spekti prezentadojn de artistoj ĉinaj kaj fremdlandaj.
Karaj amikoj, ĉu vi vidis sabloskuptaĵojn sen kemia gluaĵo?
La sabloskulpaĵa ĝardeno troviĝas en la sudorienta parto de la zono.
Artistoj plastike prezentas la ĉinan kulturon per siaj verkoj.
Post mi estas la ponto Baqiao.
Estas legendo pri la ponto.
En la periodo de la dinastio Tang (618—907)
oni kutime akompanis familianojn aŭ amikojn, veturontaj al aliaj lokoj,
ĝis tiu ĉi ponto, kaj plukis branĉon de saliko al ili ĉe la disiĝo.
Tiu ĉi sabloskulptaĵo estas nomata Situo de Ĉinio.
La montaro, kiun vi vidas,
estas la montoĉeno Qinling.
Ĝi kuŝas inter la provincoj Shaanxi kaj Sichuan
kiel dividlinio de la norda kaj suda partoj de la ĉina teritorio.
Grandaj pandoj, la raraj bestoj, vivas ĝuste en regiono de la montoĉeno Qinling.
En la ekspozicia zono estas multaj vidindaĵoj,
ekzemple plantaĵoj kultivitaj per spaciala bredado
kaj sabloskulptaĵoj, eŭrop-stilaj urbetoj, plaĝo kun kokosujoj kaj ĝardeno de amindaj hundoj,
kiuj forte altiras la vizitantojn.
Iru al Xi'an kaj propraokule rigardu, se ili vere interesas vin!
Karaj amikoj, nun estas tempo de kvizo. Bonvole aŭskultu:
En kiu ĉina urbo okazas la Monda Hortikultura Ekspozicio 2011?