Tip:
Highlight text to annotate it
X
Noktomezo en Esperantio
Bonvenon; jen la novaĵoj de la 2-a de decembro 2012;
informas Maximiliano Catania
AFGANIO:
TALIBANO ATAKIS BAZON DE NATO
La 2-an de decembro la tiulanda polico anoncis, ke frumatene de tiu tago
militistoj de Talibano atakis militbazon de NATO
en Ĵalalabado,
orienta Afganio.
Tamen oni ankoraŭ ne scias pri morto kaj vundiĝo.
USONO: SATELIT-LANĈO DE NORD-KOREIO MINACOS REGIONAN PACON
La 1-an de decembro Victoria Nuland,
proparolantino de l' Ŝtata Departemento de Usono, avertis,
ke la agado nordkorea estas tre provoka kaj minacos la pacon kaj sekurecon
de l' regiono.
IRAKO: ARMEO SUKCESE LIBERIGIS 20 FORKAPTITAJN REKRUTOJN
Oficisto polica diris,
ke post mallonga batalo la armeo sukcese liberigis la rekrutojn
kaj kaptis kvar forkaptantojn.
La ceteraj suspektatoj eskapis,
kaj la armeo persekutas ilin.
Ĉi tiuj estis la hodiaŭaj novaĵoj; dankon pro aŭskulti;
ĝis la venonta elsendo!