Tip:
Highlight text to annotate it
X
Saluton! Bonvenon al leciono kvar.
Ĉu vi memoras kio okazis en leciono tri?
Georgo iris al la vendejo de sinjorino Bundo
kaj akcidente rompis vazon.
Ho, ve – mia vazo! Rompita! Ve!
Poste, S-ino Bundo dankis al Georgo per botelo da vodko.
Georgo akcidente trinkis la tutan botelon da vodko kaj ebriiĝis.
En la mondon venis nova sento.
Kaj kio pri Ruselo? La stulta detektivo provis kapti lin kaj Ruselo devis forkuri.
Silentu! Ŝtelistoj ne plaĉas al mi! Vi, ankaŭ la ŝafo, al la policejo!
Ruselo ne estas ŝtelisto...
Al la policejo!Ne! La ŝafo ne iros.
Policejoj ne plaĉas al ŝafoj... ili ne plaĉas al ŝafistoj. Kaj mi ne estas ŝtelisto...ne!
Haltu! Revenu!
Jam estas tempo reveni al nia historio.
Atentu la sonojn de la vokaloj de Ruselo en la parko; a, e, i, o, u.
Vokaloj tre gravas: a, e, i, o, u.
Do rigardu, aŭskultu, kaj ĝuu.
Ho ve, kompatinda Ruselo!
Kio okazos al li?
Kaj kio pri Georgo?
Vi devas atendi ĝis la kvina leciono...
eble tiam aferoj pliboniĝos.
Espereble vi jam rimarkis ke Esperantaj vortoj konsistas,
baze, el radiko plus finaĵo.
Ekzemple:
Mia nomo estas Elsa ... kio estas via nomo?
Foje vorto konsistas el radiko + afikso + finaĵoj: ekzemple,
fratino
skulptisto
vendejo
Intertempe turnu vin al la nova vortfinaĵo N.
Ĉu vi notis kie aperis la finaĵo N?
Kio estas tio?
Fakte ĝi estas tre grava.
Ĝi estas la akuzativo.
Ĝi montras la objekton de la verbo.
Vidu!
Karlo manĝas, ĉu ne?
Sed kion li manĝas?
Karlo manĝas pomon.
Simile, Jolanda legas.
Jolanda legas libron.
Kaj nun, kion mi havas?
Mi havas telefonon.
Bone! Vi komprenas.
Fakte, vi povas *** la akuzativan finaĵon
por substantivoj kaj por adjektivoj. Vidu:
Kia bela plumo!
Ni scias ke Flora havas plumon, ĉu ne?
Fakte, ŝi havas pli ol unu. Ŝi havas multajn plumojn.
Ŝi havas multajn plumojn.
Helena skulptas skulptaĵon, ĉu ne?
Aŭskultu:
Ĉu vi konas lin?
Aŭskultu:
Mi ne konas vin.
Aŭskultu:
Kompreneble vi konas nin!
Nu. Ĉu vi komprenas la akuzativon?
Ĝi indikas kiu faras kion, kaj pro tio la vort-ordo ne estas grava.
Vidu:
Karlo manĝas bananon.
Vi komprenas ke Karlo manĝas.
La banano ne manĝas.
Bananon manĝas Karlo.
Ankoraŭ Karlo manĝas.
Ah, nun banano manĝas Karlon.
Amuza afero, ĉu ne?
Gravas kie estas la "n".
Nun, vi povas kompreni kion Georgo diras.
Aŭskultu kaj rimarku la vortordon:
Oh, doloras min la kruroj,
oh, doloras min la brakoj,
oh, doloras min la kolo!
Jes, Georgo diras ke la kruroj doloras lin,
la brakoj doloras lin,
kaj la kolo doloras lin. [N!]
Ah! Denove, nia tempo finiĝas.
Bonvole, studu la akuzativon.
Kaj vi revidos nin en la kvina leciono.
Ĉu la detektivo trovos Ruselon?
Ĉu Georgo memoros la familion?
Ni vidu! Ĝis!