Tip:
Highlight text to annotate it
X
Bonvenon al Ŝiano!
Ĉi tiu urbo estas fama por esti proksima al Terakota Armeo,
sed dum mia vizito mi ankaŭ veturis la Silkan Vojon, norde, al monaĥejo por koni la monaĥo Miaohui.
Li klarigis historion de bughisto al mi kaj mi poste intervjuis lin esperante, rigardu!
Tiu ĉi monaĥejo apartenas al hana budhismo,
...budhismo furora al hana regiono.
La alia estas budhismo furora en suda parto de Ĉinio
kaj ankaŭ tibeta budhismo furora en Tibeto kaj Mongolio
Ĉiuj budhismoj havas siajn ĉefajn trajtojn
Unue mi parolos al vi pri hana budhismo
Tiu estas la unua halo de hana budhismo
Halo de Bitua. Bitua estas budhismo generalo.
Lia ĉefa tasko estas protekti budhismon.
Fakte li estos la mila Budho en tiu ĉi periodo post Ŝakamunio
Maitreya estas la sekva Budho post Ŝakamunio
Li ridas ĉiuj ridindulojn, kun granda stomako, li povas toleri ĉion, tute netolereblan aferon.
Tio estas la ĉefa halo. Halo de Ŝakamunio kreinto de budhismo.
Ŝakamunio estis vera ***. Li naskiĝis antaŭ pli ol 2500 jaroj antaŭe en nuna Nepalo.
Li naskiĝis en familio de reĝo, sed poste li ne volis fariĝi reĝo.
Do li fariĝis monaĥo por trovi solvon helpi /livestarojn/ liberiĝi el /suteroj/.
Post kelkaj jaroj, li meditis kaj illuminiĝis, fariĝis Budho.
En lia restaj vivtagoj de lia vivo li vojaĝis al diversaj lokoj por propagandi budhismon, kiun li eltrovis.
Tio estas [jata] statuo de Avantiteŝvaro, Guanyin Pusa en ĉina lingvo.
Fakte li estas Bodhisattvo tre plaĉa en Ĉinio. La [] de budhismo li estas viro,
sed en Ĉinio oni moldis lin en formo de virino.
Ĉar kiam budhismo kondukiĝis en Ĉinio, Ĉinio estis lando [feŭdisma],
kaj la virinoj havis malsuperan pozicion kaj ne rajtis montri sin ekstere.
Bodhisattva ofte sin montris kiel virino por helpi ilin kaj eduki ilin pri budhismo.
Ĝuste pro tio la imago de ĉinoj Bodhisattvo Avalokiteŝvaro estas virino.
Li veturis al nia lando kun sia hundo. Li sidis sur la hundo.
Ambaŭflanke de la halo estas nomkartoj de benatoj.
Mi bedaŭras ke la strato estas sufiĉe malpura.
Ne gravas! Estas la vera Silka Vojo!
Mi tre kuriozas pri budhismo. Vi rakontis al mi la historion,
sed estas aliaj demandoj kiujn mi havas, ekzemple unu el la plej famaj partoj
de Budhismo estas la renaskiĝo, la reenkarniĝo.
Ĉu vi povos klarigi al ni kiel ekzakte funkcias?
Jes, certe, ĉar fakte renaskiĝo estas ankaŭ ordinara fenomeno en Ĉinio.
En nia vilaĝo, la amiko kaj samlernejano de mia patro
ekmemoris de la infaneco ke li estis porko en du el siaj vivoj.
Ĉu estas normala ke vi memoras vian antaŭan vivon?
Jes, por iuj homoj estas tute ordinara afero.
Kaj ankaŭ mi kontaktis kun specialaj personoj kiaj scias pri la estontaj vivoj!
Do, ĉi tie oni havas la hanan budhismon? Jes, kio estas la malsimilecoj
inter la hana budhismo kaj ekzemple la tibeta budhismo?
Ĉar vi diris ke vi spertas en tibeta budhismo.
Jes, certe.
Kiam budhismo konduktiĝis en Ĉinio, furoriĝis hana budhismo.
Poste reĝo de Tibeto prenis princinon de Tang Dinastio kiel sian edzinon.
Tiam, la nova edzino kondukis budhismon de hana regiono al Tibeto. Certe li prenis alian princinon el Nepalo.
ankaŭ budhismo el Nepalo enkondukiĝis en Tibeto.
Post iom da tempo ili enkondukis budhismon el Hindio.
Kaj poste, ili kreis tibetan lingvon, la u-sanskrito speciale por traduki budhismajn verkojn.
Tio estas la enkonduko de budhismo en Tibeto.
En la nuna tempo, kun la apliko de nova religia politiko de nia lando , 0:08:54.000,0:09:05.000 pli kaj pli furoras budhismo de diversaj skoloj kaj ankaŭ tibeta budhismo enkondukiĝis en hana regiono.
Do en hana regiono estas ankaŭ multaj monaĥejoj de tibeta budhismo
Kaj ĉu vi povas rakonti al ni vian tipan tagon?
Jes. Mi estas monaĥo.
Kutime, ordinaraj monaĥoj ĉefe pasigas sian tempon en praktikado de budhismo.
Ĉi tie ni ellitiĝas je la kvara. Poste, ni recitas sutrojn por ĉirkaŭ unu horo.
Kaj poste tio ni prenas matenmanĝon kaj post la matenmanĝo ni praktikas sole.
Iuj recitas sutrojn, iuj lernas pri budhismo, kaj ankaŭ iuj recitas …. kaj aliajn.
Tio daŭras ĝis la tagmanĝo kaj certe vespermanĝo.
Post la vespermanĝo oni denove kolektiĝas por reciti sutrojn en la vespero.
Poste, ili iros por ripozi.
En la tago, krom la praktikado de budhismo ni, monaĥoj, ankaŭ faras diversajn laborojn.
Iuj ĉefe okupiĝas pri kuirado, iuj – purigado, iuj – terkulturado, kaj aliaj.
Fakte mi estas iom speciala, malsama. Mi respondecis pri helpo al deprimituloj,
kaj pri ankaŭ instruado en interreto pri budhismo kaj esperanto.
Do en libera tempo mi ĉefe estas ĉe la komputilo!
Dum mia memlernado mi ne sentas, ke mi estas ĝoja, ĉar mi ĉiam havas diversajn celojn.
Sed poste kiam mi atingis la celon, mi trovis, ke
trovi celon ne donis al mi sufiĉe da feliĉo.
Poste mi trovis ke la kaŭzo kuŝas en mia avido.
Mi ĉiam avidis ke mi fariĝu alia ***,
sed mia avido ne estas tute kontentigebla, do ĝuste pro tio venis mia kordoloro.
Mi do volis ĉesigi ĉion el miaj avidoj.
Sed kion fari? Mi do supozis ke eble fariĝi monaĥo estas efika metodo por tio.
Ĉar en Ĉinio monaĥoj kutime zorgas pri nenio laŭ mia imago!
Kaj al mi ŝajnas ke vi estas tre feliĉa ***!
Certe mi estas feliĉa. Sed ankaŭ mi zorgas pri multaj aferoj.
Mi ofte kontaktas kun deprimituloj kaj kun tiuj kiuj perdis memfido por daŭrigi la vivon,
sed mi opinias ke mi estas feliĉa en helpado al ili.
Tre interesa intervjuo! Dankon pro via tempo.
Dankon por montri al mi vian monaĥejon. Mi ege ŝatis la sperton!
Nedankinde.
Dankon. OK, ĝis!