Tip:
Highlight text to annotate it
X
Diroj de esperantistoj
Ĵan-Klod'
Nu, pri Eo mi jam estis aŭdinta, mi sciis ke ĝi ekzistas,
sed mi kredis ke ĝi estas ŝerco, utopio, nefunkciantaĵo,
umaĵo por parolaĉi iaspecan internaciaĵon.
Sed mi ekvidis ke ĝi ja funkcias.
Izabel'
Mi ŝatas lingvojn, kaj lerni Eo-n donis al mi plian intereson pri lingvoj
ĉar Eo estas artefarita lingvo kiu partoprenigas plurajn lingvojn,
do mi remalkovris aferojn en la franca, en la angla kaj en la germana dank'al Eo
Stefan'
Finfine, mi malkovris ke ĝi estas interesega lingva matrico
ĉar ĝi estas inteligentega kombinaĵo de la plimulto el europaj lingvoj.
Gabriel'
Unuflanke ĝi estas tre bela ĉar ĝi estas simplega, raciega,
kaj tion mi ŝatas.
Aliflanke ĝi kelkfoje iomete ĉagrenigas onin
ĉar oni pensas ke, pri iu afero, Zamenhof povintus fari ĝin pli bone.
"Tiu regulo ne ŝajnas logika al mi, ĉu ne eblus fari alie?"
Sed en Eo, estas iaspeca dogmo kiu nomiĝas la Fundamento
laŭ kiu oni nepre ne tuŝu la bazajn regulojn.
Alie, ĉiuj disiĝos en sia movadeto kaj restos nenio.
Delfin'
Mi interesiĝis pri Eo pro pluraj kialoj, notinde ĝia politika flanko :
la ebleco komuniki inter popoloj egalece,
sen supereco de unu super la alia.
Erŭan'
Unu el la unuaj aferoj kiuj logis min estas la ebleco vojaĝi
kaj gasti ĉe E-istoj ĉie en Eŭropo,
kaj mi ja ŝatos, kiam mi pli bone scipovos Eo-n,
rondvojaĝi tra Eŭropo.
Eo ĉe Lili' kaj Marcel', merkredon 16an de marto
Esperanta kafejo
Ana-Eŭlalia'
Logas min la flanko iomete internaciista,
ĉiuj valoroj de kiuj la lingvo devenas.
Ĝi iras ankoraŭ pli fore ol la angla.
Fil'
La plezuriga afero estas la rapideco lerni.
Post tri monatoj mi legis libron far Klod' Piron' pri la lingvo.
Kaj legante tiun libron mi diris al mi :
"por atingi la saman lingvo-nivelon en la angla, necesus sep/ok jaroj ! "
Vito
Mia patro sekvis mian patrinon en Francion,
kaj sekvis kvar infanoj
kiuj ĉiam aŭdis, ekde la plej juna aĝo,
siaj gepatroj komuniki per Eo.
Do tial mi havis tute aŭdan lernadon.
Aksel'
Mi ĉiam pensis ke la homoj kiuj emas iĝi E-istoj
ja estis tiel longe antaŭ ol lerni Eo-n.
La E-istoj kune havas inklinon al eksterordinaraj aferoj.
Dankon al ĉiuj E-istoj de SAT-Amikaro kaj Esperanto France
Oni devus fari liston por disputaĉi Ee, liston de fivortoj
Ne ne ! Fivortojn mi ne volas
Filmo far Tiri' l'Bŭate'