Tip:
Highlight text to annotate it
X
Saluton! Hodiaŭ mi volus diri iom pri legado en Esperanto.
Do, mi havas demandon al vi: Ĉu vi legas en Esperanto?
Mi mem legas nuntempe mian unuan libron en Esperanto,
tio estas "Kastelo de Prelongo", la unua romano (en Esperanto),
verkita en mil... naŭcent... sep? aŭ ok?
Kaj hodiaŭ mi ricevis tri librojn el Katalogo de UEA, tioj estas:
"Kiuj semas plorante...",
"Kiel mi travivis la duan mondmiliton"
kaj "Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton".
Sed ili estas mallongaj, ĉar mi ne ŝatas longajn librojn.
Ekzemple, "Kastelo de Prelongo" estas longega por mi, ĉar mi legas ĝin de 20 tagoj? eble...
kaj hodiaŭ aŭ morgaŭ mi finos la unuan ĉapitron.
Do, mi legas tre, tre, tre malrapide.
Se temas pri legado de libroj en Esperanto ĉe mi,
mi legas nur librojn verkitajn originale en Esperanto,
ĉar aliajn librojn mi preferas legi en mia denaska lingvo, la pola.
Tio estas normala, ĉar ĉiam legado de libro en fremda lingvo estas malpli facila. 0:01:36.5,0:01:42,5 Kaj... se malfacile estas por mi legi librojn,
tiam legi librojn en alia lingvo estas malpli facila...
pli malfacila...
Do, tiel mi sukcesas legi librojn.
Mi esperas, ke en la venonta jaro de lernado
mi havos tempon por legi ion krom la programo de lernejo.
Kaj tio estos esperantaj libroj,
ĉar la polaj, kiujn mi devas legi ne estas tiom...
interesaj, ĉu ne?
Sed "Quo vadis" estas eble interesa...
Do, tio estas ĉio.
Mi jam demandis vin je la komenco, sed mi redemandos:
"Ĉu vi legas librojn en Esperanto?"
kaj "Ĉu vi legas librojn tradukitajn al Esperanto en Esperanto, ne en via denaska lingvo?".
Kaj je la fino mi volus prezenti al vi mian filmeton pri legado de libroj.
La titolo estas "Libro - Via amiko".
Mi faris ĝin...
eble antaŭ...
duono de jaro? ...da jaro?
...duonjaro?
...ses monatoj?
(Fakte, antaŭ 13 monatoj. :D)
Kaj mi ĝin priskribis ĉe ipernity.com,
ke mi faris tiun filmeton, sed mi fakte ne ŝatas legi.
Kaj iu ulino komentis ĝin, ke ŝi rekomendas al mi legi.
Do, mi legas.
Kaj jen la filmeto.
Adiaŭ�