Tip:
Highlight text to annotate it
X
Noktomezo en Esperantio
Bonvenon; jen la novaĵoj de la 16-a de decembro 2012;
informas Maximiliano Catania
TURKIO: MISILOJ "PATRIOTOJ" ESTOS INSTALITAJ EN LA LANDO
La 14-an de decembro
usona defenda ministro Leon Panetta ordonis,
ke Usono sendu al Turkio
tiujn misilojn aerdefendajn
kaj 400 militistojn.
EGIPTIO: KOMENCIĜIS LA PLEBISCITO PRIKONSTITUCIA
Hieraŭ, en pli ol dek provincoj tiulandaj,
ekis la unuastadia plebiscito pri la skizo
de l' nacia konstitucio.
Por certigi la sekurecon de l' voĉdonado
la egipta armeo faris striktan dispozicion.
PAKISTANO: FLUGHAVENO DE PEŜAVARO ESTAS ATAKITA
Internacia flughaveno en la nordoriento de tiu lando
estas atakita de armitaj personoj.
En la evento mortis almenaŭ 10 homoj,
kaj vundiĝis pli ol 40.
La pakistana armeo deklaris,
ke la atakintoj venis de l' triba regiono Ĥajbero.
Ĉi tiuj estis la hodiaŭaj novaĵoj;
dankon pro aŭskulti;
ĝis la venonta elsendo!